Georges de La Tour
Georges de LA TOUR [Ĵorĵ de la Tur] naskiĝis je la 13-a de marto 1593 en Vic-sur-Seille [Vik-sur-Sej] kiu troviĝas nuntempe en Francio, en la regiono Loreno, en la departemento Mozelo [en la franca : Moselle]. Li mortis je la 30-a de januaro 1652 en Lunéville (nun en la departemento Meurthe-et-Moselle).
Georges de La Tour | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1593 en Vic-sur-Seille |
Morto | 30-an de januaro 1652 (58-jara) en Lunéville |
Mortokialo | epidemio |
Ŝtataneco | Lorena duklando |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • konstrua desegnisto |
Verkoj | The Apparition of the Angel to St. Joseph |
Li estas lorena pentristo el la baroka epoko sub la influo de norda, itala kaj franca kulturoj. Samtempulo de Jacques Callot kaj de la fratoj Le Nain, La Tour estas akrevida observanto de la ĉiutaga realaĵo. Lia forta emo al naturalismo kaj lia atenta zorgemeco koncerne la kunagadon de ombro kaj lumo faras el li unu el la plej originalaj daŭrigantoj de la pentrarto ekiĝanta kun Caravaggio.
Lia vivoRedakti
Georges de La Tour estis la filo de panistestro : li estis la dua de sep infanoj. Pri liaj juneco kaj lerntempo postrestas nenio konata : oni ekzemple ne scias, kiel li interesiĝis pri pentrado. En la jaro 1618, li edziĝis kun Diane LE NERF, la filino de financadministranto de la duko de Loreno. ĝ
Lia verkaroRedakti
KarakterizaĵoRedakti
Ĝin karakterizas grandega majstreco koncerne la lumfontojn, kio ofte ebligas tuj rekoni ĝin kiel pentraĵon faritan de Georges de La Tour (aŭ de samskolulo); pentraĵo de li ĵus ekviditas, eĉ al nespertuloj kiuj jam vidis kelkajn de li antaŭe. La verkoj de La Tour tre ofte enscenigas klarobskurajn interiorojn ĉe kandela lumo.
Listo de pentraĵoj videblaj en diversaj muzeojRedakti
- en Loreno :
- en lia naskiĝloko Vic-sur-Seille, en la Departementa Muzeo Georges de La Tour:
- Sankta Johano la Baptisto en la dezerto (vidu ilustraĵon - bildo numero 3 - ĉi-paĝe Arkivigite je 2006-10-30 per la retarkivo Wayback Machine)
- Kapo de Sinjorino (vidu ilustraĵon ĉi-paĝe Arkivigite je 2006-10-30 per la retarkivo Wayback Machine)
- en lia naskiĝloko Vic-sur-Seille, en la Departementa Muzeo Georges de La Tour:
- en Nancio, en la Muzeo Historia de Loreno, en la Galerio je la Cervoj :
- Sankta Hieronimo leganta
- La Servistino serĉante la pulon
- La Malkovro de la korpo de Sankta Aleksio
- en Nancio, en la Muzeo Historia de Loreno, en la Galerio je la Cervoj :
- en la cetera Francio :
- en Albi, en la Muzeo Toulouse-Lautrec :
- Sankta Jakobo la pli juna (ĉirkaŭ 1620)
- Sankta Judaso Tadeo (ĉirkaŭ 1620)
- en Albi, en la Muzeo Toulouse-Lautrec :
- en Grenoble, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
- Sankta Hieronimo kun aŭreolo
- en Grenoble, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
- en Nanto, en la Muzeo pri Belaj Artoj,
- La Anunciacio al Sankta Jozefo (ĉirkaŭ 1650)
- La vjelo-ludanto (vidu malsupre en la galerio)
- La Forneado de Petro
- en Nanto, en la Muzeo pri Belaj Artoj,
- en Parizo, en la Louvre-Muzeo :
- Sankta Tomaso (ĉirkaŭ 1630)
- Sankta Sebastiano flegata de Sankta Ireno (ĉirkaŭ 1650)
- La Trompisto kun la karoa aso (ĉirkaŭ 1630)
- La Adoro de la paŝtistoj (ĉirkaŭ 1640-1645, vidu sube en la galerio)
- Sankta Jozefo ĉarpentisto (vidu, supre, la unuan bildon)
- Magdalena kun la oleo-lampo
- Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640-1645, vidu sube en la galerio)
- en Parizo, en la Louvre-Muzeo :
- en Rennes, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
- La Nov-naskito (ĉirkaŭ 1640-1645, vidu sube en la galerio)
- en Rennes, en la Muzeo pri Belaj Artoj :
- en la cetera Eŭropo :
- en Berlino (Germanio), en la pentraĵogalerio de la ŝtataj muzeoj:
- "La pizomanĝantoj" (vidu ĉi-paĝe Arkivigite je 2008-07-05 per la retarkivo Wayback Machine)
- en Berlino (Germanio), en la pentraĵogalerio de la ŝtataj muzeoj:
- en Ĝenevo (Svislando) :
- La Trompisto kun la trefa aso (privata posedaĵo)
- en Madrido (Hispanio)
- Sankta Hieronimo leganta (vidu ĉi-paĝe[rompita ligilo])
- en Ĝenevo (Svislando) :
- en Middlesbrough (Britio):
- La Kubĵetantoj (ĉirkaŭ 1650)
- en Stokholmo (Svedio), en la Nacia Muzeo :
- La pentofaranta Hieronimo kun kardinala ĉapelo
- en Middlesbrough (Britio):
- en la cetera mondo :
- en Malibu (Kalifornio/Usono), en la Paul-Getty-Muzeo
- Batkvereloj inter muzikludantoj
- en Nov-Jorko, en la Metropolitana Muzeo :
- La Divenistino (ĉirkaŭ 1635)
- Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640-1645)
- en Vaŝingtono, en la Nacia Galerio de Artoj :
- Magdalena pentofaranta (ĉirkaŭ 1640)
- en Malibu (Kalifornio/Usono), en la Paul-Getty-Muzeo
GalerioRedakti
Job raillé par sa femme (Ijob primokata de sia edzino) , Epinal, Musée départemental d'Art ancien et contemporain
La vjel-ludanto
Pentofaranta Magdalena (Magdalena Fabius?)
Eksteraj ligilojRedakti
en la francaRedakti
- Trésors de l'art du monde : http://www.bergerfoundation.ch/LaTour
- 5 juillet 1972/Georges de La Tour, Le Tricheur à l'as de carreau : http://terresdefemmes.blogs.com/mon_weblog/2006/07/5_juillet_1972g.html
- Louvre-Muzeo en Parizo : http://www.insecula.com/salle/MS00046.html Arkivigite je 2006-10-30 per la retarkivo Wayback Machine
en la germanaRedakti
- Literatur von und über Georges de La Tour im Katalog der Deutschen Nationalbibliothek : http://dispatch.opac.d-nb.de/DB=4.1/REL?PPN=118570021[rompita ligilo]