Georgi Ŝejtanov

Georgi Ŝejtanov (14.02.1896 - 26.05.1925) estis grava bulgara anarkiisto kaj revoluciulo.

Georgi Ŝejtanov
Georgi Sheytanov.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1896 (1896-02-14)
en Jambol
Morto 26-an de majo 1925 (1925-05-26) (29-jara)
en Belovo
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo politikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Giorgi Ŝejtanov naskiĝis je 14-a de februaro 1896 en Jambol. Ĝis majo 1913 li studis en gimnazio de tiu urbo. Tie li unue renkontis anarkiismajn ideojn kaj partoprenis en literatura rondeto “ЛУЧ” (Radio). En aŭgusto de jaro 1913 li estis arestita pro provo de bruligo de Jambola juĝejo, sed sukcesis fuĝi kaj, en fino de sama jaro, kontraŭleĝe eliris el Bulgario. Post tio li veturis tra Eŭropo, vizitis Rumanion. Istanbulon, Palestinon kaj Egiption, kaj poste ekloĝis en Francio. Dum ioma tempo li loĝis en Parizo, kie kontaktiĝis kun francaj kaj rusaj intelektuloj kaj revoluciuloj. Dum iu tempo li studis en libera lernejo de Sébastien Faure.

Ĉirkaŭ 1914 Giorgi Ŝejtanov revenis en Bulgarion kaj partoprenis en kelkaj rektaj agoj kontraŭ polico. Pro tio li ree estis arestita kaj metita unue en Plovdivan malliberejon, kaj poste en Sofian centralan prizonon. Tie li organizis tumulton en januaro 1917, kaj en junio de sama jaro sukcesis liberiĝi kaj fuĝi al Rusio. Tie li partoprenis en gazeto Monda Revolucio (“Всемирная революция”), kie publikis gravajn artikolojn pri anarkiismo kaj rolo de bulgaroj en la venonta revolucio.

Ĉirkaŭ oktobro 1918 Giorgi Ŝejtanov seniluziiĝis pri disvolviĝo de revolucio en Rusio kaj revenis al Bulgario. Tie li komencis veturi tra urboj kaj vilaĝoj de la lando, disvastigante anarkiisman propagandon kaj kreante ĉelojn. Dum tiu periodo li loĝis en Jambol, Sliven, Ĥaskovo, Razgrad, Ruse, Kjustendil, Plovdiv, Gorna Orjaĥovica, Kilifarevo kaj aliaj.

Somere 1920 Ŝejtanov, kune kun Georgi S. Popov, eldonis kontraŭleĝan gazeton Ribelo (“Бунт”), al kiu ankaŭ kontribuis multajn gravajn artikolojn. Je 3-a de junio 1921 li, kun grupo de kamaradoj, sukcesis liberigi el policejo alian konatan bulgaran anarkiiston Petr Maznev-Daskala. Post tumulto en 9-a de junio 1923 kreis anarkiistan ĉelon en Kilifarevo kaj partoprenis en kelkaj bataloj kun polico.

En Sofio Ŝejtanov estis aktiva kunlaboranto en gazeto Fajro (“Пламък”), kiun eldonis fama bulgara poeto Geo Milev. Tie Ŝejtanov publikis artikolojn pri literaturo kaj revolucio, kaj ankaŭ verkis kelkajn poemojn. Krome, Ŝejtanov kunlaboris kun pure anarkiistaj gazetoj kaj ĵurnaloj kiel Protesto (“Протест”), Libera Socio (“Свободно общество”), Laborista penso (“Работническа мисъл”) ktp. Li havis fortajn konektojn kun bulgaraj verkistoj, poetoj kaj intelektuloj, kiel Anton Straŝimirov, Ĥristo Jasenov, Nikolaj Ĥrelkov, Asen Zlatarov, Lamar kaj aliaj. Tamen, liaj konektoj kun gravaj anarkiistaj aktivuloj (Miĥail Gerĝikov, Verban Kilifarevski, Dimitr Conev-Kjoseto kaj aliaj) kaj komunistaj kaj kamparanaj estroj (Stanke Dimitrov, Dimitar Grenĉarov, Nikolaj Petrini ktp.) ankaŭ estis fortaj. Kiel zelota apoganto de unuita fronto inter anarkiistoj, komunistoj, kamparanoj kaj senpartiuloj kontraŭ la ŝtato kaj Demokratia alianco de Aleksandr Cankov, Ŝejtanov estas forte kritikita far puristoj en anarkiista movado.

Ekde somero de 1924 li partoprenis en Kilifareva ĉelo, kaj en 25-a de februaro 1925 partoprenis en atenco kontraŭ makedona naciisto Nikola Milev. Krome, li partoprenis en atakoj kontraŭ Vanĉe Miĥajlov kaj lia partio Internacia Makedonia Revolucia Organizaĵo (Вътрешната македонска революционна организация, ВМРО).

Post Atenco en la katedralo de Sveta Nedelja, kiun organizis Milita organizaĵo de Bulgaria Komunista Partio, sekvis ondo de ŝtata teroro kontraŭ maldekstruloj kaj revoluciuloj en Bulgario. La Kilifareva ĉelo estis atakata far polico en Kilifarevo kaj, post multaj bataloj, decidas disiĝi en kelkajn grupojn. Grupo, al kiu apartenis Ŝejtanov, celis atingi Turkian bordon. Krom Ŝejtanov, en tiu grupo estis Mariola Sirakova, Ĵelju Grozev, Petr Bukureŝtliev kaj Vasil Kalĉev. En 19-a de majo tiu grupo ree disiĝis. En 26-a de majo 1925 Georgi Ŝejtanov kaj Mariola Sirakova estas arestitaj en ĉirkaŭ montaj vilaĝoj Konjovo kaj Mladovo. De tie ili estas transportitaj al Nova Zagora, kaj poste, kune kun aliaj arestitaj maldekstruloj, kun preteksto de transporto al Sofio, estis transportitaj ĝis Belovo kaj senjuĝe mortigitaj.

Ekzistas alia versio, ke Ŝejtanov ne estis mortigita en Belovo kun aliaj maldekstruloj, sed transportita al Gorna Ĝumaja (nuna Blagoevgrad), kie lin mortigis Vanĉe Miĥajlov kaj aktivuloj de IMRO. Tio, laŭ tiu ĉi versio, estas venĝo pro mortigo de Milev kaj pro aliaj agoj de Ŝejtanov kontraŭ IMRO.

FontojRedakti