Georgi MARKOV (naskiĝis la 1-an de marto 1929, mortis la 11-an de septembro 1978) - bulgara disidento, murdita de bulgara spionagentejo.

Georgi Markov
Persona informo
Георги Марков
Naskiĝo 1-an de marto 1929 (1929-03-01)
en Sofio,  Reĝlando Bulgario
Morto 11-an de septembro 1978 (1978-09-11) (49-jaraĝa)
en Balham
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per toksiĝo vd
Tombo Church of St Candida and Holy Cross, Whitchurch Canonicorum vd
Lingvoj bulgara vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Bulgario • Reĝlando Bulgario vd
Familio
Edz(in)o Annabel Dilke vd
Infanoj Alexandra Raina Markov vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • filma scenaristo • publikigistodisidento • prozisto vd
Aktiva dum 1951–1978 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivkuro redakti

Li estis bulgara dramisto kaj romanverkisto. En 1969 fuĝis al Okcidento el totalisma ŝtato de Todor Ĵivkov. Laboris en Londono en la monda servo de BBC por Radio Libera Eŭropo kaj Deutsche Welle. Estis nerepacigebla malamiko de komunismo, malkaŝis sekretojn de socia vivo en komunisma Bulgario. Komunista reĝimo decidis lin murdi helpe de KGB.

Atenco redakti

KGB kaj bulgara KDS (bulgare: КДС, Комитет за държавна сигурност - Komitato de Ŝtata Sekureco) faris du nesukcesintajn atencojn kontraŭ lia vivo. La trian provon oni aranĝis la 7-an de septembro 1978 en bushaltejo proksime al la ponto Waterloo en Londono. Atendantan en la haltejo Markovon ataketis nekonato parolanta fremdan akcenton tuŝante lin delikate per ombrelo (fakte speciale konstruita t.n. bulgara ombrelo). Markov eksentis sin malbone kaj iris al kuracisto.

Nur poste Markov asociigis la ektuŝon kun doloro de suro, sur kiu postrestis spuro post piko. Tamen estis jam tro malfrue por doni kontraŭvenenon. Post tri tagoj li mortis. Nur dum kuracista korpesploro en prosektorejo oni trovis en la pikloko platenan globeton 1,5 mm, enbatitan en la suron, enhavantan mortigan dozon de ricinino.

Oleg Gordievskij konfirmis ke la murdon ekplanis kaj faris KGB. Estas konsiderinde ke iu detruis historion de la malsano de Markov en londona hospitalo.

Bulgaraj sekurecaj servoj faris politikajn murdojn longe antaŭ murdigo de Markov. Kreita tiucele grupo Service 7 agis almenaŭ de 1968.

En Interreto redakti