Georgij Michajlo DIMITROV (bulgare: Георги Димитров Михайлов; naskiĝinta la 18-an de junio 1882 en Kovaĉevtsi/Provinco de Pernik, mortinta la 2-an de julio 1949 en la sanatorio Barviĥa apud Moskvo) estis bulgara presisto kaj politikisto.

Georgij Dimitrov
Persona informo
Георги Димитров Михайлов
Naskiĝo 18-an de junio 1882 (1882-06-18)
en Kovachevtsi
Morto 2-an de julio 1949 (1949-07-02) (67-jaraĝa)
en Barvikha
Mortis per hepata malsano vd
Tombo centra tombejo de Sofio vd
Lingvoj rusabulgaragermana vd
Ŝtataneco Popola Respubliko BulgarioSovetunio • Reĝlando Bulgario vd
Partio Bulgara Komunista Partio • Komunista Partio de Sovetunio vd
Memorigilo Georgij Dimitrov
Familio
Gefratoj Elena Dimitrova vd
Edz(in)o Ljubica Ivošević Dimitrov vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto • presisto vd
Aktiva en BerlinoMoskvoSofioVieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dimitrov (dekstre) ĉe Stalino en Moskvo, 1936

Vivo redakti

Dimitrov baldaŭ aliĝis al la movado socialdemokratia. Inter 1913 kaj 1923 li estis deputito kaj en 1919 kunfondinto de la komunisma partio de Bulgarujo. En 1923 li partoprenis kontraŭleĝe diversajn ribeletojn. Post la malpermeso de sia partio li fuĝis eksterlanden. En Berlino li arestitis en 1933 pro laŭdira kompliceco ĉe la bruligo de Reichstag. Li mondskale famiĝis per sia akra defendoparolado akuzanta la naziojn mem.

Dimitrov liberigitis kaj iris en Sovetion. Li estis ĝenerala sekretario de Komintern inter 1935 kaj 1943 kaj deputito en la moskva parlamento inter 1937 kaj 1945. En 1944 li revenis en intertempe de komunistoj okupitan Bulgarujon kaj igis la ŝtaton komunisma diktaturo. En 1946 proklamitis popola respubliko samloke. De 1946 ĝismorte li estis ministroprezidanto de la lando. En 1947 li fondis kun aliajn Kominformon.

Eksteraj ligiloj redakti