Georgios Andrea Papandreu

Georgios PAPANDREU (foje latinliterigita ankaŭ Giorgos respektive Papandreou), plennome Georgios Andrea Papandreu (greke Γεώργιος respektive Γιώργος Ανδρέα Παπανδρέου, naskiĝis la 16-an de junio 1952 en Saint Paul, Minesoto) estas greka politikisto. Li estas membro de la Tutgrekia Socialista Movado kaj ekde februaro 2004 estas ties prezidanto. Krome en 2006 li fariĝis prezidanto de la Socialista Internacio.

Georgios A. Papandreu
Γεώργιος Α. Παπανδρέου
Persona informo
Γεώργιος Παπανδρέου (νεότερος)
Naskiĝo 16-an de junio 1952
en Saint Paul, Minesoto
Religio Eklezio de Grekio vd
Etno grekoj vd
Lingvoj moderna grekasveda vd
Ŝtataneco GrekioUsono vd
Alma mater Amherst College • Londona Lernejo de EkonomikoUniversitato HarvardLondona Lernejo de EkonomikoUniversitato de Stokholmo • King City Secondary School • Kolegio de Ateno vd
Partio Tutgrekia Socialista Movado
Subskribo Georgios Andrea Papandreu
Familio
Dinastio Family Papandreou vd
Patro Andreas Papandreou vd
Patrino Margaret Chant-Papandreou vd
Gefratoj Sofia Papandreou • Emilia Nyblom • Andreas Papandreou • Níkos Papandréou vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatosociologo • partoprenanto de internacia forumo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Grekio
Dum 6-a de oktobro 200910-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la rezulto de la parlamenta baloto de la 4-a de oktobro 2009, du tagojn pli poste li oficiale estis deklarita la nova ĉefministro de Grekio. Jam antaŭe inter la jaroj 1999 kaj 2004 li estis la ministro pri eksteraj rilatoj de la lando, kaj de tiam estis la gvidanto de la parlamenta opozicio.

Li anstataŭigas la politikiston Kostas Karamanlis, kies registaro ekde 2008 estis publike forte kritikata interalie pro pridisputebla financa transakcio inter la greka ŝtato kaj la monaĥejo Vatopedi sur la sankta monto Athos. Kaj la daŭre ne plene solvita skandalo kaj la ĝenerala finance kriza situacio de la lando fine en septembro 2009 instigis la ĉefministron Kostas Karamanlis peti la grekian prezidenton pri plifruigita parlamenta baloto, kiu por Karamanlis rezultigis drastan perdon de voĉoj en tiu baloto (8 procentaĵojn kompare al la lasta).

Tamen, la politika kaj ekonomia krizo daŭris dum lia regado, kaj fine en novembro 2011 li estis devigita demisii, post la premo de la internaciaj merkatoj kaj la registaroj de aliaj eŭropuniaj landoj. Lin anstataŭis teknokrata ekonomikisto Lukas Papadimos.

Deveno kaj eduko redakti

La politikisto estas la nepo de la liberala politikisto Georgios Papandreu, kiu inter 1944 kaj 1945, kaj denove inter 1964 kaj 1965 estis ĉefministro de Grekio, forte kontraŭbatalita de la anoj de la tiama instalita armea diktaturo en Grekio, kaj filo de Andreas Papandreu, kiu same estis kontraŭbatalita dum la instalo de la armea diktaturo kaj enkarcerigita en 1967, kaj kiu poste inter 1981 kaj 1989 kaj denove inter 1993 kaj 1996 estis ĉefministro de Grekio.

Georgios Andrea inter la jaroj 1972 kaj 1972 vizitis la universitaton de Stokholmo, sekve de 1975 ĝis 1979 la Amherst-kolegion en Usono kaj diplomiĝis pri sociologio. Plue li studis en la Londona Altlernejo pri Ekonomiko kaj Politika Scienco.

Antaŭe:Ĉefministro de GrekioPoste: 
Kostas Karamanlis2009–2011Lukas Papadimos