Georgios Papanikolaou

greka patologo

Georgios Nikolaou Papanikolaou (aŭ George Papanicolaou; greke: Γεώργιος Ν. Παπανικολάου; 13 majo 1883 – 19 februaro 1962) estis kuracisto, pioniro en citopatologio. Li disvolvis teston por frua detektado de kancero en la utera cerviko: la cervikan frotadon aŭ Papanikolaŭ-testo (aŭ Pap-testo)

Georgios Papanikolaou
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1883 (1883-05-13)
en Kymi
Morto 19-an de februaro 1962 (1962-02-19) (78-jaraĝa)
en Miamo
Lingvoj grekaangla
Loĝloko Usono
Ŝtataneco Grekio
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de AtenoMunkena universitato
Familio
Edz(in)o Andromachi Papanikolaou
Okupo
Okupo kuracisto • onkologo • patologo • ginekologo
Verkoj cervika ŝmiro
vdr

Li unue raportis ke uteraj kanceraj ĉeloj povus esti eltrovitaj per vagina ŝmirado en 1928, sed lia laboro ne estis ĝenerale rekonita ĝis la 1940aj jaroj. Vasta elprovo de liaj teknikoj estis efektivigita en la fruaj 1950aj jaroj.

La domo de Papanikolaou en Kymi

Biografio redakti

Papanikolaou naskiĝis en Kymi, Grekio. Li ĉeestis la Universitaton de Ateno, kie li studis literaturon, filozofion, lingvojn kaj muzikon. Instigite de sia patro, li studis Medicinon, kiun li finis 1904. En 1907, li komencis studi sub Ernst Haeckel ĉe la Universitato de Jena por unu semestro kaj poste translokiĝis al Universitato de Frajburgo, kie li estis instruita de August Weismann. Poste li aliris la Universitaton de Munkeno, kie li diplomiĝis kun doktoreca grado en zoologio en 1910. Poste, Papanikolaou revenis al Ateno kaj geedziĝis al Andromachi Mavrogeni, kiu poste fariĝis lia laboratoria helpanto. Li tiam foriris por Monako, kie li laboris por la Oceanografia Instituto de Monako, partoprenante en la Oceanografia Esplorada Teamo de Princo Alberto la 1-a el Monako (1911).

En 1913, li elmigris al Usono por labori en la departemento de Patologio de Nov-Jorka Hospitalo kaj la Departemento de Anatomio ĉe la Kuraca Altlernejo de Universitato Cornell .

Li unue raportis ke utera kancero povus esti diagnozita per vagina ŝmirado en 1928, sed la graveco de lia laboro ne estis rekonita ĝis la eldono, kune kun Herbert Frederick Traut, de Diagnosis of Uterine Cancer by the Vaginal Smear en 1943. La libro diskutas la pretigon de vagina kaj cervika ŝmiradoj, la fiziologiajn ŝanĝojn dum la menstrua ciklo, la efikojn de diversaj patologiaj kondiĉoj kaj la ŝanĝojn viditajn en la ĉeesto de kancero de la uterkolo kaj de la utera endometrio. Li tiel fariĝis konata por sia inventaĵo de la Papanicolaou-testo, ofte konata kiel la Pap-ŝmiradoPap-testo, kiu estas uzata tutmonde por la malkaŝo kaj evitado de cervika kancero kaj aliaj citologiaj malsanoj de la virina reprodukta sistemo.

Papanicolaou estis la ricevinto de la Albert Lasker Premio por Klinika Kuraca Esploro en 1950.

En 1961, li translokiĝis al Miami, Florido, por evoluigi la Papanicolaou Kancera Esplor-Instituton ĉe la Universitato de Miami, sed mortis tie je la 19a februaro 1962 antaŭ ties malfermo. Lia edzino Andromachi "Mary" Papanikolaou daŭrigis lian laboron ĉe la Papanicolaou Kancera Esplor-Instituto post lia morto kaj ŝi mortis en Miami en oktobro 1982.

Eksteraj ligoj redakti