Georgo Ĉernohvostov

Georgo ĈERNOHVOSTOV (vivodatoj ne konataj) estis rusa komercisto, vivanta de 1920 en Alberga, nuna urbo-distrikto Leppävaara de Espoo (Finnlando), aktivulo de la finna Esperanto-Movado kaj membro de la Lingva Komitato (LK).

Georgo Ĉernohvostov
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ĉernohvostov estis ĉefa kunlaborinto de la gazeto Esperanta Finnlando inter 1920 kaj 1922 kaj dum pluraj jaroj gvidis superan kurson en la „Esperanto Instituto de Finnlando“. Laŭ propono de Vilho Setälä li estis elektita kiel membro de LK en 1926.[1]

Referencoj redakti

  1. Esperanto (UEA) Jul. 1926, p. 140.