Sankta Georgo
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Georgo. Pri aliaj uzoj de la vorto vidu la koncernan apartigilon. |
Sankta Georgo aŭ Georgo de Kapadokio estis Romia soldato, kaj Kristana martiro. Li famiĝis pro mortigo de pesta drako, rakontita en la Ora Legendo de Jakobo de Voraĝino.
Sankta | ||
Sankta Georgo | ||
---|---|---|
Pretora gvardio | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Γεώργιος | ||
Naskiĝo | ĉ. 280 en Kayseri, Kapadocio, Romia Imperio | |
Morto | 23-an de aprilo 303 en Nikomedio, Bithynia et Pontus, Romia Imperio | |
Mortis pro | senkapigo [#] | |
Tombo | Lod [#] | |
Religio | kristanismo [#] | |
Lingvoj | greka [#] | |
Ŝtataneco | Roma regno [#] | |
Familio | ||
Patro | Gerontius [#] | |
Patrino | Polychronia [#] | |
Profesio | ||
Okupo | soldato • drakmortiginto • miraklisto [#] | |
Sanktulo | ||
Festotago | 23-a de aprilo, ankaŭ 6-a de majo | |
Atributoj | lanco, drako, foje palma branĉo | |
Patroneco | Anglio, Kartvelio; skoltoj; kaj multaj aliaj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |

VivoRedakti
Pri detaloj de lia vivo estas malcerteco. La plej fruaj kronikoj pri lia vivo jam enhavis plurajn fantaziajn erojn, sed ne la mortigon de la drako, kiu estis aldonita nur post la 11-a jarcento. La Gelasia dekreto en la 5-a aŭ en la 6-a jarcento deklaris nefidinda la kronikon Passio de Sancti Georgii.
Eble li naskiĝis en Kapadokio, eble en Palestino; li estis militisto kaj verŝajne tribuno; li estis martiro, verŝajne en Lod (antikve Lydda aŭ Diospolis), apud la nuna Tel-Avivo.[1][2]; post multaj torturoj kiujn li postvivis, li estis senkapigita. Lia oficiala mortotago estas la 23-a de aprilo, verŝajne ĉirkaŭ la jaro 303.
KultoRedakti
La tombo de sankta Georgo en Lod, unue menciita en 530, estis tre frue celo de pilgrimantoj. Supozeble oni konstruis preĝejon sur lia tombo jam dum la 4-a jarcento.[1]
En la katolika sanktula kalendaro sankta Georgo estas oficiale honorata la 23-an de aprilo.[3] Ankaŭ aliaj kristanaj eklezioj memorfestas sanktan Georgon en la sama tago. Tamen la Ortodoksa Eklezio festas ankaŭ la 6-an de majo.[2]
Sankta Georgo estas unu el la sanktaj helpantoj. Lia emblemo estas la Georga kruco, ruĝa sur blanka fono. Ĝi eniris interalie la flagojn de Anglio kaj Kartvelio. Pliaj atributoj de la sanktulo estas la drako, la lanco, foje palma branĉo.
Sankta Georgo estas la patrono de la skolta movado.
Georgo, arabe Jirjis, estas honorata kiel profeto de la islamanoj.[1][4]
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 A.Borrelli (2003). San Giorgio - Martire di Lydda (itale). Santi e Beati. Alirita 2016-04-23.
- ↑ 2,0 2,1 Joachim Schäfer (2016). Georg der Märtyrer (germane). Ökumenisches Heiligenlexikon. Alirita 2016-04-23.
- ↑ Calendarium Romanum Generale (latine). Missale Romanum. Alirita 2016-04-23.
- ↑ Georgo estas taksata de kelkaj uloj la sama homo de Al-Khidr. Ne ĉiuj konsentas pri tio. Vidu ĉi tie (angle).
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Sankta Georgo en Catholic Forum Arkivigite je 2013-09-06 per la retarkivo Wayback Machine Romkatolika hagiografio (angle).
- Sankta Georgo, patrono de skoltismo Arkivigite je 2002-08-02 per la retarkivo Wayback Machine (angle).
- Biografio de Sankta Georgo (germane).
Sankta Georgo kaj la Drako, Gustave Moreau, ĉirkaŭ 1880
Sankta Georgo, Raffaello Sanzio
Sankta Georgo kaj la Drako, Paolo Uccello, ĉirkaŭ 1470
Sankta Georgo, William Thomas Horton, 1898