Georgo MARTINUZZI, kroate Juraj Utješinović, hungare György Utješenović, ankaŭ konata kiel Fráter György = "Frato Georgo" (naskiĝinta en 1482 en Kamičak, Dalmatio; mortinta la 16-an de decembro 1551 en kastelo Winzendorf) estis hungaria-kroatia etnobeldevena ekleziulo, kardinalo, kaj ŝtatestro.

Georgo Martinuzzi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1482 (1482-06-18)
en Kroatio
Morto 16-an de decembro 1551 (1551-12-16) (69-jaraĝa)
en Transilvanio
Mortis per pikvundo vd
Tombo Katedralo de Sankta Mikaelo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Kroatio vd
Subskribo Georgo Martinuzzi
Familio
Familio Utješenović (patro)
Martinuzzi (patrino)
Dinastio Fráter family vd
Parencoj Juraj Drašković vd
Profesio
Okupo politikisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Nagyvárad/Oradea
Dum 1534-
Episkopo de Csanád
Dum 1536-
Ĉefepiskopo de Esztergom
Dum 1551-
Sekvanto Miklós Oláh
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Georgo Martinuzzi

Georgo Martinuzzi edukiĝis en kortego de Johano Corvin, sekve en 1504 kiel paĝio aliĝis al vidvino de palatino Stefano Szapolyai. De tie li iĝis soldato de Johano la 2-a. Li estiĝis konsilanto de la reĝo, de 1534 episkopo de Nagyvárad. Li klopodis unuigi la du disigitajn landojn. En 1542 kiel loktenanto li organizis Orient-Hungarujon kaj tiel senvole preparis la pli malfruan memstaran Transilvanion. En 1551 li abdikigis Izabelan kaj ŝian filon, transdoninte la landon al Ferdinando la 1-a. Kompense li estis nomumita de imperiestro trasilvania vojvodo, ĉefepiskopo de Esztergom, kaj li intervenis ĉe papo por fariĝi kardinalo. La imperiestro ne povis defendi la landon kontraŭ la turkoj. Li komencis pritrakti kun paŝaoj de la sudaj regionoj por gajni tempon, sed pro tio la imperiestra militestro Gianbattista Castaldo kiel perfidulon mortigis lin.

Bibliografio redakti

  • Horváth Mihály: Utyeszenich F. Gy. élete (Kisebb történeti munkái, IV. Pest, 1868);
  • Barabás Samu: F. Gy. (Pozsony, 1885).

Beletraĵoj redakti

  • Szász Károly: F. Gy. (dramo, Pest, 1869);
  • Jókai Mór: F. Gy. (romano, 1893).

Fonto redakti