Georgo la 3-a (Britio)

Georgo la 3-a Vilhelmo Frederiko, germane Georg II. Wilhelm Friedrich, angle George William Frederick (naskiĝinta la 4-an de junio 1738 en Londono, mortinta la 29-an de januaro 1820 en Kastelo Windsor) estis ekde 1760 ĝis 1801 reĝo de Britio kaj de Irlando, poste ĝis sia morto reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando.

Georgo la 3-a
Reĝo de Britio kaj Hanovro
George III in Coronation edit.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1738 (1738-06-04)
en Londono
Morto 29-an de januaro 1820 (1820-01-29) (81-jara)
en Kastelo Windsor
Tombo St. George's Chapel [#]
Religio Anglikanismo [#]
Subskribo Georgo la 3-a (Britio)
Familio
Dinastio Hanovra dinastio [#]
Patro Frederick, Prince of Wales [#]
Patrino Princess Augusta of Saxe-Gotha [#]
Gefratoj Princess Augusta of Great Britain • Princess Louisa of Great Britain • Caroline Matilda of Great Britain • Princess Elizabeth of Great Britain • Prince Frederick of Great Britain • Prince Edward, Duke of York and Albany • Prince William Henry, Duke of Gloucester and Edinburgh • Prince Henry, Duke of Cumberland and Strathearn [#]
Edzino Charlotte of Mecklenburg-Strelitz [#]
Idoj Georgo la 4-a • Prince Frederick, Duke of York and Albany • Vilhelmo la 4-a • Charlotte, Princess Royal • Prince Edward Augustus, Duke of Kent and Strathearn • Princess Augusta Sophia of the United Kingdom • Princess Elizabeth of the United Kingdom • Ernest Augustus I of Hanover • Aŭgusto Frederiko • Prince Adolphus, Duke of Cambridge • Princess Mary, Duchess of Gloucester and Edinburgh • Princess Sophia of the United Kingdom • Prince Octavius of Great Britain • Prince Alfred of Great Britain • Princess Amelia of the United Kingdom [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

En la Sankta Romia Imperio li estis ĝis ties fino en 1806 princo-elektisto de Hanovro, poste ekde la Viena Kongreso en 1815 ĝis sia morto reĝo de la restarigita lando Hanovro.

Georgo estis la tria brita monarko el la dinastio Hanovro, sed la unua kiu fakte naskiĝis en Britio kaj parolis la anglan denaske. Dum lia regado Britio perdis la koloniojn en Norda Ameriko kiuj fariĝis Usono. Krome la du reĝlandoj Britio kaj Irlando, kiuj ĝis tiam estis apartaj reĝlandoj en persona unio, estis unuigitaj al la unueca Unuiĝinta Reĝlando.

Dum la dua duono de lia regado li trafiĝis, plurfoje portempe kaj finfine permanente, de mensmalsano, probable kaŭzata de porfirio. Ekde 1811 lia filo Georgo regis kiel regento anstataŭ li. En 1820 tiu fariĝis reĝo Georgo la 4-a post la morto de sia patro.

Georgo la 3-a havis kromnomon Farmer George ("kamparano Georgo") pro sia relative ŝparema kaj kamparema vivostilo; kaj poste ankaŭ "la freneza reĝo Georgo" pro sia mensmalsano.

FilmoRedakti

Pri la vivo kaj sorto de reĝo Georgo la 3-a temas la brita filmo The Madness of King George ("La Frenezeco de Reĝo Georgo") el 1994.

Antaŭe: Princo-elektisto de Hanovro Poste:  
Georgo la 2-a 1760-1806
Antaŭe: Reĝo de Hanovro Poste:  
1815-1820 Georgo la 4-a
Antaŭe: Reĝo de Britio Poste:  
Georgo la 2-a 1760-1801 (unuiĝo de Britio kaj Irlando)
Antaŭe: Reĝo de Irlando Poste:  
Georgo la 2-a 1760-1801 (unuiĝo de Britio kaj Irlando)
Antaŭe: Reĝo de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando Poste:  
(unuiĝo de Britio kaj Irlando) 1801-1820 Georgo la 4-a
Antaŭe: Duko de Saksio-Lauenburg Poste:  
Georgo la 2-a 1760-1813 (Napoleona tempo)
Frederiko la 6-a de Danio
Antaŭe: Duko de Bremen-Verden Poste:  
Georgo la 2-a 1760-1810 (Napoleona tempo) 1a-foje
(Napoleona tempo) 1813-1820 Georgo la 4-a 2a-foje