Georgo la 4-a (Kartvelio)

Georgo la 4-a Laŝa (kartvele: გიორგი Iv-ლაშა, ლაშა გიორგი) (1191-1223) de la bagratida dinastio, estis reĝo de Kartvelio de 1213 al 1223.

Georgo la 4-a
Persona informo
გიორგი IV ლაშა
Naskonomo გიორგი IV ლაშა
Naskiĝo 1-an de januaro 1191 (1191-01-01)
en Kartvelio
Morto 1-an de januaro 1223 (1223-01-01) (32-jaraĝa)
en Bagavan
Tombo Katedralo Sveticĥoveli vd
Religio Kartvela Ortodoksa Eklezio vd
Ŝtataneco Kartvelio vd
Subskribo Georgo la 4-a (Kartvelio)
Familio
Dinastio Dinastio Bagration vd
Patro Davido Soslan vd
Patrino Tamara de Kartvelio vd
Gefratoj Rusudan of Georgia vd
Infanoj Davido la 7-a de Kartvelio • Rusudan of Georgia, Empress of Trebizond vd
Profesio
Okupo reĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filo de reĝino Tamara kaj Davido Soslan, li estis deklarita kiel kunreganto de sia patrino en 1207. Li daŭrigis la politikon de Tamara de fortigo de la kartvela feŭda ŝtato. Li demetis la ribelojn en najbaraj islamaj vasalŝtatoj en la 1210-aj jaroj kaj komencis preparojn por grandskala kampanjo kontraŭ Jerusalemo por apogi la krucistojn en 1220. Tamen, la mongola aliro por la kartvelaj limoj igis la Kampanjo-planon neplenumebla. La unua mongola ekspedicio venkis du kartvelajn armeojn en 1221-1222 kaj forlasis Internan Kaŭkazion. Tamen, kartveloj spertis pezajn perdojn en tiu milito kaj la reĝo mem estis grave pafvundita. Kiel rezulto Laŝa Georgo iĝis grave malsana kaj mortis 31-jara. Li estis sukcedita de sia fratino Rusudan.

Georgo Laŝa estis konata kiel liberinklina persono kaj trovis multajn kritikojn de konservativa feŭda socio. La nobelaj kaj kristanaj klerikoj malaprobis kaj ne rekonis lian edzinon, knabinon de nenobela familio. Finfine, la reĝo devis kompromisi kaj disiĝis de ŝi, rifuzante, aliflanke, geedziĝi kun alia.

Mezepokaj fontoj estas aktuale la plej bonaj disponeblaj fontoj. Ili karakterizas Georgon la 4-a kiel saĝa reganto kaj kuraĝa militisto, dum aliaj montras lian malmoralan vivmanieron kaj dependeco al mistikismo kaj eĉ al Sufiismo.

Li estis postvivita de sia filo Davido (la estonta reĝo Davido la 7-a).