Georgo la Barbulo

Georgo la Barbulo (germane: Georg der Bärtige, latine: Georgius Barbatus[1]; naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1471 en Meißen, mortinta la 17-an de aprilo 1539 en Dresdeno) estis saksia duko reformacimalemega.

Georgo la Barbulo
Lucas Cranach d.Ä. - Bildnis des Herzogs Georg von Sachsen (Gemäldegalerie, Berlin).jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1471 (1471-08-27)
en Meißen
Morto 17-an de aprilo 1539 (1539-04-17) (67-jara)
en Dresdeno
Tombo Meissen Cathedral
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Alberto la 3-a, Duko de Saksio
Patrino Sidonie of Poděbrady
Frat(in)oj Catherine of Saxony, Archduchess of Austria • Henriko la 4-a de Saksio • Frederick of Saxony
Edz(in)o Barbara Jagiellon
Infanoj John, Hereditary Prince of Saxony • Christine of Saxony • Magdalena of Saxony • Friedrich von Sachsen • Christopher von Sachsen • Wolfgang von Sachsen • Anne von Sachsen • Christopher von Sachsen • Agnes von Sachsen • Margaret von Sachsen
Parencoj Frederiko la 3-a
Johano la Konstanta
Frederiko la 1-a, margrafo de Brandenburg-Ansbach
Okupo
Okupo politikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

La tria filo de duko Alberto la Temerara estis destinita por kariero klerika; sed li nuptis en 1496 Barbara, la filinon de reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio). En 1500 li sekvis la patron je la landoj saksia-albertidaj. Kontraŭ la rajtoj pri la guberniestreco de Frisujo li cedis en 1505 al la plijuna fratro Henriko la Administradujojn de Freiberg kaj Wolkenstein - antaŭ finfina vendo de la tro maltrankvila posedaĵo kontraŭ 200.000 guldejoj al arkiduko Karlo.

Lia politika sinteno influitis de la kverelo kun la ernestidaj kuzoj kaj ankaŭ la malŝato de Reformacio. Konvinkite de reformiĝneceso eklezia kaj jesante ankoraŭ en 1523 plendojn plurajn de ĉe Gravamina li volis ke la kritikoj restu strikte eneklezie kaj reguligitu laŭ la regnaj leĝoj. La faman Lepsikan disputon inter Marteno Lutero kaj Johannes Eck de 1519 li atente ĉeestis antaŭ ol tre energie ekagadi kontraŭ la anoj de la novaj ideoj. Li eĉ ordonis kontrolvizitadojn en lando sia al kiu ankaŭ devis submeti sin la universitato lepsika.

Ĉagreniĝinte per la kamparanaj ribeloj kaj la movado de anabaptismo li restis la plej grava roko de la katolikoj en la Regno. Per tio li igis Luteron polemike kritiki lin, ekz. kun la titolo diabla apostolo, malinteligenta junkro, murdisto insida de el Dresdeno ktp. La de Georgo mem entreprenitaj reformetplanoj de malmultaj ŝatatis kaj malgraŭ la opozicio georga la Reformacio venkis en Saksio. Kiam filoj liaj mortis unu post la alia li volis maltronheredantigi la reformacieman fratron Henriko. Ĉe tio li fiaskis.

Ekde la morto de la edzino (1534) Georgo portis barbon kio kaŭzis la kromnomon. De la kvin filoj kaj kvar filinoj postvivis lin nur princino Christina, edzino de Filipo la 1-a (Hesio) kiu mem endkondukis la Reformacion en Hesio.

En Annaberg oni starigis en 1897 monumenton por li.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p.608 (tie ĉi interrete)

NotojRedakti

  1. Johann Gottfried Kneschke: ''De rationibus, quibus permotus Georgius Barbatus animum induit Luthero infensissimum. Zittaviae, 1806