Geoterma centralo estas tipo de centralo kiu produktas elektran energion el la termika energio de termofontoj (ekzemple gejseroj). Geoterma energio estas energio de la natura varmo de Tero. Geoterma centralo uzas putojn por atingi ĝin.

Geoterma centralo Palinpinon en Filipinoj
Landoj, kie geotermaj centraloj ekzistas aŭ konstruiĝas

En 2018 Olkario IV (Kenjo) estas la plej granda geoterma centralo en la mondo.

Historio redakti

La unua geoterma centralo estis konstruita en la jaro 1904, en itala urbo Larderello. Ĝi povis ŝalti kvar lampojn.[1] La unua komerca centralo estis konstruita en tiu urbo, en la jaro 1911. Ĝi estas uzata ankoraŭ. Italio estis ekskluziva produktisto da geoterma energio ĝis la jaro 1958. La unua geoterma centralo da binara tipo estis konstruita en la jaro 1967, en Sovetunio.

Skemoj da aranĝaĵo redakti

Ekzistas kvar skemoj de aranĝaĵo de geotermaj centraloj:

  • Rekta skemo: vaporo iras tra turbinoj al dinamoj.
  • Nerekta skemo: vaporo puriĝas antaŭe.
  • Miksita skemo: poste la kondensiĝo, la akvo puriĝas de gasoj.
 
Binara skemo: 1) Putoekstremoj 2) Grundsurfaco
3) Generatoro 4) Turbino 5) Kondensilo
6) Varmointerŝanĝilo 7) Pumpilo
  • Binara skemo: por turni la turbinon, oni uzas ne akvon, sed alian likvon.

Efiko al ekologio redakti

Geoterma elektro konsideratas daŭripova, pro tio ke la varmo elsendata de ĝi estas malgranda kompare al la entalpio de la planedo [2].

La dissendataj gasoj de geoterma centralo estas averaĝe po 122 kg je CO2 por unu Megavato (MWh), t.e. ĉirkaŭe la okono de tiuj de klasika tipa karba termoelektra centralo. [3].

Geotermaj centraloj en landoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Tiwari, G. N.; Ghosal, M. K. Renewable Energy Resources: Basic Principles and Applications. Alpha Science Int'l Ltd., 2005 (ISBN 1-84265-125-0)
  2. (PDF) Ingvar B. Fridleifsson , Ruggero Bertani, Ernst Huenges, John W. Lund, Arni Ragnarsson, Ladislaus Rybach (20a januaro 2008). ‘’The possible role and contribution of geothermal energy to the mitigation of climate change’’ (Ebla kontribuo de geoterma energio rilate al klimata ŝanĝo) (france), p. 59–80. IPCC (Intergovernmental Panel on Climate Change). Arkivita el la originalo je 2013-03-12. Alirita 2020-11-13.
  3. Ruggero Bertani, Ian Thain (julio 2002). ‘’Geothermal Power Generating Plant CO2 Emission Survey’’ (Analizo pri CO2 elsendo pro geotermaj cenraloj (angle), p. 59–80 1–3. International Geothermal Association. Alirita 29a de julio 2013.[rompita ligilo]