Gepardo
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Acinonyx jubatus (Schreber, 1775) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Vivareo de Gepardo
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Gepardo estas felisedo (specio Acinonyx jubatus), kiu povas atingi tre altajn kur-rapidojn, ekzemple dum ĉasado. Ĝi estas la plej rapida tera besto, ekzemple rapido je 93 km/h (58 mph) estis mezurita per mezurilo en kolrimeno[2].
DisvastiĝoRedakti
La gepardo nuntempe precipe vivas en la afrotropisa ekozono.
Oni trovas ĝin i.a. en jenaj ekoregionoj : la angolaj mopanearoj, la angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj, la etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj, la Kaoko-Dezerto, la okcident-sudana savano kaj la orient-sudana savano.
SubspeciojRedakti
La kvin agnoskitaj subspecioj de gepardoj estas la jenaj:[3]
- Azia gepardo (A. j. venaticus) (Griffith, 1821): nomita ankaŭ Irana aŭ Hindia gepardo. Iam ekzistanta tra sudokcidenta Azio kaj Hindio.[4]
- Nordokcidenta afrika gepardo (A. j. hecki) Hilzheimer, 1913: nomita ankaŭ Sahara gepardo. Ekzistanta en nordokcidenta Afriko; la IUCN konfirmas ties eston en nur kvar landoj: Alĝerio, Benino, Burkino kaj Niĝero.
- Sudafrika gepardo (A. j. jubatus) (Schreber, 1775): nomita ankaŭ Namibia gepardo. Ekzistanta en sudafrikaj landoj kiaj Namibio, Bocvano, Zimbabvo, Sudafriko kaj Zambio.
- Sudana gepardo (A. j. soemmeringii) (Fitzinger, 1855): nomita ankaŭ centra aŭ nordorienta afrika gepardo. Ekzistanta en centraj kaj nordorientaj regionoj de la kontinento kaj en la Korno de Afriko.
- Tanzania gepardo (A. j. raineyii aŭ A. j. fearsoni) Heller, 1913: nomita ankaŭ orientafrika gepardo. Ekzistanta en Kenjo, Somalio, Tanzanio, kaj Ugando. La totala populacio en 2007 estis ĉirkaŭkalkulita je 2,572 plenkreskuloj krom sendependaj junuloj.
BildaroRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Cat Specialist Group (2002). Acinonyx jubatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Database entry includes justification for why this species is vulnerable.
- ↑ Dynamics and Energetics of Hunting in the Cheetah (angle). Royal Veterinary College. Arkivigite je 2019-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Acinonyx jubatus. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
- ↑ Hildyard, A.. (2001) Endangered Wildlife and Plants of the World. New York, USA: Marshall Cavendish, p. 250–1. ISBN 978-0-7614-7196-7.