Gergely Berzeviczy

Gergely Berzeviczy [gergej berzevici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berzeviczy Gergely estis oficisto, patro de la hungaria ekonomio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis berzevicei kaj kakaslomnici.

Gergely Berzeviczy
Gergely Berzeviczy
Gergely Berzeviczy
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de junio 1763(nun 1763-06-15)
en Hungario Nagy-Lomnic (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 23-an de februaro 1822
en Hungario Kakaslomnic (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Tombo Veľká Lomnica
Lingvoj germanalatinahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Göttingen
Memorigilo Gergely Berzeviczy
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr
Memortabulo pri Gergely Berzeviczy fare de Péter Szanyi

Gergely Berzeviczy[1] naskiĝis la 15-an de junio 1763 en Nagy-Lomnic (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Veľká Lomnica en Slovakio), li mortis la 23-an de februaro 1822 en Kakaslomnic (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntema Veľká Lomnica en Slovakio).

Biografio redakti

Gergely Berzeviczy akiris juran diplometon en liceo en Késmárk en 1783, poste li plustudis tri jarojn en Universitato de Göttingen, pli poste li studvojaĝis en Germanio, Belgio, Francio kaj Britio. Hejmenveninta li estis ŝtata oficisto. Li kolektis la studvojaĝajn spertojn kaj li kompilis ekonomian planon, kiun li sendis al la reĝo. Li ne ricevis respondon. Li kontaktiĝis kun la jakobena rondo de Ignác Martinovics, sed depost la fiasko en 1795 li retiriĝis. Li turnis al la scienco, precipe al ekonomio kaj etnografio. Li ekkomprenis, ke la feŭdismo peze blokas la ekonomiajn eblecojn de la lando, krome li volis plenan sendependecon de Hungarlando. Li ankaŭ kritikis la ekspluaton de la kamparanoj fare de la nobeloj. Li propraokule serĉis komercajn eblecojn al la nordaj landoj, tial li vojaĝis al Varsovio kaj Danzig. Ekde 1801 ĝis sia morto li havis postenon en la luterana eklezio. Li ankaŭ estis entuziasma peranto de turismo en Altaj Tatroj. Li kontribuis nur en la latina kaj la germana.

 
Stratotabulo en Újpest

Elektitaj kontribuoj redakti

  • De commercio et industria Hungariae (1797)
  • De conditione et indole rusticorum in Hungaria (1806)
  • Notizen über das Zipser Komitat in Ungarn Vaterländer Blätter (1810)
  • Die Karpathen in Ungern, ihre natürliche Beschaffenheit... (1819)
  • Nachrichten über den jetzigen Zustand der Evangelischen in Ungarn (1822)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti