Gergely Máté Kiss
Gergely Máté Kiss [gergej kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Gergely Máté estas hungara aktoro, pupisto, instruisto.
Gergely Máté Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1980 (44-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2013–2016) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Gergely Máté Kiss[1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1980 en Debrecen.
Biografio
redaktiGergely Máté Kiss aliĝis al pluraj teatraj kompanioj en sia naskiĝurbo. Inter 2004-2008 li estis pupisto, inter 2008-2019 li estis aktoro de Teatro Csokonai (Debrecen). Intertempe en 2016 li akiris diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Liaj plej gravaj instruistoj estis Piroska Molnár kaj Gergely Kocsis. Inter 2019-2021 li estis membro de Gaja Teatro, poste li revenis al Teatro Csokonai. Dum kelkaj jaroj li instruis en aktora gimnazio en Debrecen. Li ricevis premion en 2018. Lia edzino naskis 3 gefilojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - Mercutio
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Artemij Filippoviĉ Zemljanika
- Gergely Máté Kiss: A jegesmedve - rolanto, ankaŭ reĝisoro, scenaristo
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Verŝinin Aleksandr Ignatjeviĉ
- Sándor Weöres: Holdbéli csónakos - Medvefia
- Mihail Bulgakov: La Majstro kaj Margarita - Hontalan Iván; Bar-Rabban
- Sofoklo: Antigona - Haimón
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- A rögöcsei csoda (2014) - televida kameraisto
- Kossuth papja (2015) - Lajos Hajdú
- Családi kör (serio, 2021) - Laci