Gergely Tapolczai

hungara politikisto

Gergely Tapolczai [gergej tapolcai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tapolczai Gergely estis hungara juristo, parlamenta deputito, surdulo de la naskiĝo.

Gergely Tapolczai
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1975 (1975-12-21) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Infanoj 3
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Gergely Tapolczai[1] naskiĝis la 21-an de decembro 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gergely Tapolczai frekventis lernejojn en Kaposvár, kie li maturiĝis en ordinara gimnazio en 1994. Li akiris juran diplomon en Universitato Janus Pannonius en 1999. Post la diplomo li eklaboris en la ĵus establita ministerio pri sporto kaj juneco. En 2005 li akiris kurson pri respondeculo de sporto en Universitato Semmelweis, en 2011 diplomon pri signolingvo en Universitato de Miskolc. Ekde 2009 li ekinstruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Ekde la sekvanta jaro li estas parlamentano ĉe partio Fidesz, li estis la unua uzanto de signolingvo en la hungara parlamento. Lia edzino same estas surda, ili edukas 4 surdajn infanojn.

Vidu ankaŭ (senvoĉe) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti