Gerhard Altenbourg

Gerhard ALTENBOURG (vere: Gerhard Ströch; naskiĝinta la 22-an de oktobro 1926 en Rödichen-Schnepfenthal, mortinta la 30-an de decembro 1989 en Meißen pro aŭtoakcidento) estis germana lirikisto, pentristo kaj grafikisto.

Gerhard Altenbourg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1926 (1926-11-22)
en Waltershausen
Morto 30-an de decembro 1989 (1989-12-30) (63-jaraĝa)
en Meißen
Religio Baptismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Profesio
Okupo pentristo • verkisto • desegnisto • grafikartisto • poeto vd
Laborkampo vidigaj artojpoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La naskiĝloko de Altenbourg (Rödichen) surmape

Vivo kaj verkado redakti

Altenbourg estis filo de baptisma predikisto. En 1929 la familio translokiĝis al Altenburg. En 1944 la 17-jara rekrutitis por Wehrmacht. Je mallonga distanco li mortpafis malamikan soldaton kaj transportitis poste en militmalsanulejon pro psikaj kialoj. Inter 1946 kaj 1948 li havis trajnadon ĉe la altenburga artisto Erich Dietz laborante kiel verkisto kaj ĵurnalisto. Inter 1948 kaj 1950 li studis ĉe la Altlernejo pri plastikaj artoj kaj arkitekturo en Vajmaro. Tie ĉi li kunlaboris en la litografia ateliero de Horst Arloth amikiĝinte kun Fritz Henning kaj Thea Henning. En 1950 li malekstudentitis pro malkonformismo kulturpolitika. Poste li kiel liberprofesiulo laboris en Altenburg. Meze de la 1950-aj jaroj li prenis la pseŭdonimon Altenbourg je honoro de la urbo Altenburg.

En 1951 li montris kune kun Erich Dietz la laboraĵojn al la uestberlina galeriisto Rudolf Springer, kiu iĝis lia unua komercisto. En 1956 akiris Muzeo Lindenau - la ununura muzeo entute - du foliojn de Altenbourg. En 1957 la artisto faris la unuajn laboraĵojn el marmoro kaj gipso, krome el metalo. Li ankaŭ komencis aranĝi sian loĝejon kiel artaĵon kompletan laŭ propraj ideoj.

En 1959 Altenbourg partoprenis la faman ekspoziciserion documenta kaj ricevis gastatelieron ĉe la Akademio de la artoj en Okcidenta Berlino. Ne observante doganleĝojn de GDR li kondamnitis en 1964 je du jarojn da malliberiĝo sub kondiĉoj. En 1966 li gajnis la Burda-premion pri grafiko en Munkeno, en 1967 la premion de la aranĝo Internationale der Zeichnung en Darmstadt kaj en la sama jaro en Okcidenta Berlino la Will-Grohmann-premion.

En 1970 li iĝis membro de Akademie der Künste en Berlino, de la Instituto pri moderna arto en Nürnberg kaj en 1977 en Cambridge "Life Fellow of the International Biographical Association". En la sama jaroj kelkaj verkoj videblis ĉe la 6-a documenta-ekspozicio en Kaselo. en 1981 organizis Gunar Barthel reenrigardan elmontradon (Verkoj 1949–1980) en la galerio "Galerie Oben", Chemnitz, por kiu aperis ankaŭ katalogo.

Graveco redakti

Ĉar Altenburg rifuzis submetiĝi al la oficiala kulturpolitiko de GDR, li malhelpitis ĝis la 1980-aj jaroj koncerne la faradon de ekspozicioj. La novjorka Museum of Modern Art jam en 1961 aĉetis artaĵon altenbourg-an kaj la Galerio Brusberg de Hannover montris en 1969 superrigardon rean de lia kreiveco. En GDR la verkaro nur per kelkaj ekzempleroj de la Kuprogravuraĵejo de Dresdeno publika cheestis. Nur okaze de la datreveno 60-a naskiĝtaga estis ekspozicioj en Leipzig, Dresden kaj Orienta Berlino. En 1987/88 sekvis grandaj ekspozicioj en Bremen, Tübingen, Hannover kaj Okcidenta Berlino.

La verkaro ampleksas pli ol 3000 desegnajoj kaj bildoj, 80 plastikaĵojn kaj 14 librojn. La Lindenau-muzeo posedas unu el la tutmonde plej grandaj verkkolektoj de Altenbourg; krome la muzeaj kuratoroj povis akiri en la 1990-aj jaroj kaj en 2010 kolektojn de du privatuloj. Ekde la nova estrarano muzea (2013) la muzeo dediĉas sin denove plia al la esplorado de la verkaro de Altenbourg.

Publikigitaj skribaĵoj redakti

  • Tatauierte Litaneien. Berlin, Paris 1962.
  • Ich-Gestein. Berlin 1971.
  • Wund-Denkmale. Leipzig, Berlin 1986.
  • Gerhard Altenbourg. Monographie und Werkverzeichnis (Band I: 1937–1958). Wienand Verlag, Köln 2004, ISBN 3-87909-822-0.
  • Gerhard Altenbourg. Monographie und Werkverzeichnis (Band II: 1959–1976). Wienand Verlag, Köln 2007, ISBN 978-3-87909-831-6.
  • Gerhard Altenbourg. Monographie und Werkverzeichnis (Band III: 1977–1989). Wienand Verlag, Köln, 2010, ISBN 978-3-87909-832-3.

Ekspozicioj (elekto=) redakti

  • 2015: Gerhard Altenbourg. Das gezeichnete Ich, (20.3.-7.6.2015, Kupferstichkabinett Berlin
  • 2015: Altenbourg im Dialog III - Julius Bissier (1893-1965). - 25.4.-19.7.2015, Lindenau-Museum, Altenburg
  • 2014: Erzgebirge, Hügel-Grund, Artemis-Land. Altenbourgs Landschaften. 3.5.-27.7.2014, Lindenau-Museum, Altenburg
  • 2014: Altenbourg im Dialog II - Werner Heldt (1904-1954). 29.3.- 22.6.2014, Lindenau-Museum, Altenburg
  • 2013: Im Zauberkreis der Circe. Gerhard Altenbourg, Lindenau-Museum, Altenburg.
  • 2013: Altenbourg im Dialog I - Martin Disler (1949-1996). 19.1.- 14.4.2013. En kunlaboro kun Cabinet d'artes graphiques du Musée d'art et d'histoire, Ĝenevo, Lindenau-Museum, Altenburg.
  • 2016: jubilea ekspozicio Sammlung der Papierarbeiten von Gerhard Altenbourg, ĝis 24.7.2016, Kunstforum der Berliner Volksbank

Honoroj kaj Altenbourg-premio redakti

En la 22.11.2006 la strato Nansenstraße en Altenburg alinomitis "Gerhard-Altenbourg-Straße". La Lindenau-muzeo aljuĝis ekde 1998 ĉiun duan jaron la "Gerhard-Altenbourg-premion", por elstaraj faradoj de vivantaj artistoj. Ili iel proksimu al la spirito de Altenbourg. La gajnanto ricevas ne nur 12.500 eŭrojn sed ankaŭ honoritis per ekspozicio enmuzee.

Gajnintoj

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gerhard Altenbourg en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Robert Kudielka, Michael Schoenholtz, Inge Zimmermann (Vorw.): aus. gezeichnet. zeichnen. Eine Ausstellung der Sektion Bildende Kunst. Akademie der Künste, 25. April bis 14. Juni 2009, ISBN 978-3-88331-127-2.
  • Theo Rommerskirchen: Gerhard Altenbourg. In: viva signatur si!. Rommerskirchen, Remagen-Rolandseck 2005, ISBN 3-926943-85-8.
  • Wieland Schmied: GegenwartEwigkeit. Spuren des Transzendenten in der Kunst unserer Zeit. Martin-Gropius-Bau, Berlin 7. April bis 24. Juni 1990, Edition Cantz, Stuttgart 1990, ISBN 3-89322-179-4.
  • Lindenau-Museum Altenburg (Hrsg.): Gerhard Altenbourg. Monographie und Werkverzeichnis. Wienand Verlag, Köln, Band I: 2004, Band II: 2007, Band III: 2010, ISBN 978-3-87909-841-5. (3 Bände im Schuber).
  • Ingrid Mössinger (Hrsg.): Gerhard Altenbourg – Horst Hussel. Werke im Museum Gunzenhauser. Wienand Verlag, Köln 2009, ISBN 978-3-86832-013-8.
  • Gerhard Altenbourg, Lothar Lang: Briefwechsel 1965-1988. Lehmstedt Verlag, Leipzig 2009, ISBN 978-3-937146-60-7.
  • Altenbourg im Dialog I - Martin Disler. Hg. vom Lindenau-Museum Altenburg, mit Beiträgen von Julia M. Nauhaus und Christian Rümelin. Altenburg 2013, ISBN 978-3-86104-085-9.
  • Thomas Matuszak: Landschaft als Existenzraum. In: Gerhard Altenbourg 1948–1989. Retrospektive. In Zusammenarbeit mit dem Lindenau-Museum Altenburg. Durbach 2013, S. 27–40.
  • Julia M. Nauhaus: Abdruck in den huschenden Schatten der Zeit. Die Gerhard-Altenbourg-Sammlung des Lindenau-Museums in Altenburg/Thüringen. In: Gerhard Altenbourg 1948–1989. Retrospektive. In Zusammenarbeit mit dem Lindenau-Museum Altenburg. Durbach 2013, S. 15–22.
  • Altenbourg im Dialog I – Martin Disler (Seewen 1949–1996 Genf). Mit Texten von Julia M. Nauhaus, Christian Rümelin, Thomas Matuszak, Martin Disler, Dieter Brusberg. Altenburg: Lindenau-Museum 2013, ISBN 978-3-86104-085-9.
  • Altenbourg im Dialog II – Werner Heldt (Berlin 1904–1954 Sant'Angelo, Ischia). Mit Texten von Julia M. Nauhaus, Verena Hein, Stephanie Tasch, Gerhard Altenbourg, Werner Heldt und Erich Arendt. Altenburg: Lindenau-Museum 2014, ISBN 978-3-86104-106-1.
  • Erzgebirge, Hügel-Grund, Artemis-Land. Altenbourgs Landschaften. Hrsg. von Julia M. Nauhaus für das Lindenau-Museum Altenburg, 2014, ISBN 978-3-86104-102-3.
  • Altenbourg im Dialog III – Julius Bissier (Freiburg im Breisgau 1893–1965 Ascona). Mit Texten von Matthias Bärmann, Christa und Frank Grimm, Isabel Herda, Julia M. Nauhaus. Altenburg: Lindenau Museum 2015, ISBN 978-3-86104-121-4.

Eksteraj ligiloj redakti