Gerhard Ertl

Gerhard ERTL, naskita la 10-an de oktobro 1936 en Stuttgart, estas germana fizikisto, kiu signife influis la evoluon de la surfaca kemio. Inter 1986 kaj 2004 li estis direktoro de la fizikakemia fako de Instituto Fritz Haber en Berlino. En 2007 li ricevis la nobel-premion pri kemio[1] pro siaj esploroj pri procezoj sur la surfacoj de solidoj. Tiaj procezoj estas esencaj por la efikoj de kataliziloj. En 1998 li ricevis la Wolf-Premion pri Kemio.[2].

Gerhard Ertl
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Prof Ertl-Portrait.jpg
Persona informo
Gerhard Ertl
Naskiĝo 10-an de oktobro 1936 (1936-10-10) (86-jara)
en Stutgarto
Religio kristanismo [#]
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Germanio [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de StutgartoUniversitato de ParizoMunkena universitatoUniversitato de StutgartoTeknologia Universitato Munkeno • Max Planck Institute for Intelligent Systems • Johannes-Kepler-Gymnasium • Universitato de Hanovro [#]
Profesio
Okupo fizikistokemiisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo kemio [#]
Aktiva en Munkeno [#]
Doktoreca konsilisto Heinz Gerischer [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Malgraŭ siaj elstaraj fakaj sukcesoj Ertl aktivas ankaŭ ekster sia kerna fako. Ekzemple en 1994 li kontribuis al la ĝeneral-studa kursaro de universitato Heidelberg per kontribuo pri la limoj de natursciencaj antaŭdiroj (Grenzen naturwissenschaftlicher Voraussagbarkeit).

ReferencojRedakti