Gerhard Maier (abato)

Gerhard MAIER (naskiĝinta Simon Maier la 13-an de novembro 1855 en Steinberg, mortinta la 20-an de majo 1926 en Lucerno) estis germana teologo kaj abato cistercia en Stična inter 1903 kaj 1912. Tie posteulis lin Bernhard Widmann.

Gerhard Maier
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1855 (1855-11-13)
Morto 20-an de majo 1926 (1926-05-20) (70-jaraĝa)
vdr
Gerhard Maier kiel freŝbakita abato de Stična, 1903

Vivo redakti

Estante filo de riĉa kamparana familio li frekventis la latinlernejon en Ravensburg kaj la jezuita kolegio je Maria Helpantino en Schwyz (1873–1876). Post la soldata servo dum unu jaro li studis teologion ĉe la episkopa seminario en Dillingen. En 1879 li frokuliĝis ĉe la cistercianoj en Mehrerau apud Bregenz, ankaŭ pro manko de germana abiturienta ekzameno kaj sekvaj malbonaj ŝancoj kiel malordena animzorganto. Antaŭ abato Maurus Kalkum li faris la religian voton en 1880 kaj ordinitis pastro post tri jaroj da studoj ĉe al enkonventa seminario en 1883. Ordininto estis la ĝenerala vikario de Feldkirch, Simon Aichner.

Poste Maier instruis la lingvojn germana, helena kaj latina ĉe Bernardi-kolegio inter 1883–1886 kaj 1895–1897. En 1888 li akompanis la abatej-fondontaron (Marienstatt) ĝis Streithausen. Je Marienstatt li estis kantoro kaj eknomirisponsulo (cellerarius), inter 1894 kaj 1985 ankaŭ paroĥuja vikario. En al 27.7.1895 li revokitis al Mehrerau-abatejo por la funkcio de prioro. En la 1.2.1896 li nomumitis laŭtradicie apostola vikario.

En la 21.4.1898 li iĝis prioro kaj administranto de la post la sekulariĝo de 1784 regajnita Abatejo de Stična en Karniolo: konfirmo abata venis en la 29.4.1903 kaj beniĝo solena fare de la labaka episkopo Jeglič sekvis. Tensioj internaj (ekz. pri akcepto de slovenlingvanoj) kaj eksteraj kiel ankaŭ malfacilaĵoj financaj igis lin peti je demisio. Ĝi akceptitis en majo 1912. Jam en la 16.4.1912 li estis iranta en Dalmation por ripozumado. Poste li estis kelkajn jarojn en la cistercia monaĥinejo Marienthal je Ostritz antaŭ veno al Klostro Birnau en Uhldingen-Mühlhofen. La tiean estadon interrompis instruado intertempa en Mehrerau kie li docentis ankaŭ pri morala teologio (1924/25). Poste li iĝis konfesprenanto ĉe la cistercianinoj en Eschenbach LU. Tiam li baldaŭ poste mortis post operacio en kliniko en Lucerno: li estis estinta malsana jam pli longe. Entombigo lia estis sur la klostrotombejo en Eschenbach.

Literaturo redakti

  • Walter, Leodegar: "In Christi Gefolgschaft", ĉe: 100 Jahre Zisterzienser in Mehrerau. (= Mehrerauer Grüße, NF 1), Mehrerau, somero 1954, p. 79-80 ·
  • 100 Jahre Wiederbesiedlung Marienstatt, (= Marienstatter Aufsätze VI), Marienstatt, Buch- und Kunstverlag, 1988, p. 149
  • Stratz, Maurus: Cistercienser Chronik 38 (1926) p. 268–276 [nekrologo].