Gerhart Hauptmann

germana verkisto

Gerhart HAUPTMANN [GEhart HAŬPTman] (naskiĝis la 15-an de novembro 1862, mortis la 6-an de junio 1946) estis germana verkisto[1][2] kaj dramaturgo de la naturisma skolo.

Gerhart Hauptmann
Nobel-premiito
Persona informo
Gerhart Johann Robert Hauptmann
Naskiĝo 15-an de novembro 1862 (1862-11-15)
en Obersalzbrunn (nun Szczawno-Zdrój en Pollando)
Morto 6-an de junio 1946 (1946-06-06) (83-jaraĝa)
en Agnetendorf (nun Jagniątków en Pollando)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per bronkito vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Subskribo Gerhart Hauptmann
Familio
Edz(in)o Margarete Hauptmann • Marie Thienemann Hauptmann vd
Infanoj Ivo Hauptmann vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • kantotekstisto • romanisto • aŭtobiografo • scenaristoverkisto vd
Laborkampo dramo vd
Aktiva dum 1888– vd
Verkado
Verkoj La Ratoj ❦
La Ĉiela Sonĝo de Hannele ❦
La Teksistoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Gerhart Hauptmann naskiĝis en Szczawno-Zdrój/Obersalzbrunn (tiam en Germanio). Fininte la lernejon li en la jaro 1878 komencis agrikulturan lernadon en silezia bieno.

En la aĝo de 28 jaroj li decidis fariĝi skulptisto. Post mallonga studado en Breslaŭo kaj Jena li komencis krei siajn unuajn literaturajn verkojn. Li multe vojaĝis, sed lia provo, komenci skulptistan karieron en Romo, fiaskis. En la jaro 1885 li edziĝis al filino de grandbienulo. Sen financaj zorgoj li ekde tiam povis plene dediĉi sin al la verkado. La geedzoj ekloĝis en Berlino. En 1904, post divorco, li edziĝis duan fojon.

La frua verkaro Gerhart Hauptmann estas inspirita de la Naturalismo. Lia unua teatraĵo Vor Sonnenaufgang (1989) kaŭzis skandalon kaj estis malpermesata, sed li subite famiĝis. Per sia verko Hanneles Traumfahrt (1893) li miksis naturalismajn kaj romantismajn elementojn. La komedio Der Biberpelz (1893) kaj tragedioj Rose Bernd (1901) kaj Die Ratten (1911) estas socikritikaj. En 1912 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.[3][4]

En la jaro 1918 li aktive kontribuis al la konstruo de la Vajmara Respubliko. Por ripozi li ofte vojaĝis al la insulo Hiddensee, kaj en 1930 li tie aĉetis domon. En la jaro 1933 li retiriĝis el la publika vivo.

Gerhart Hauptmann mortis en Agnetendorf (nun Jagniątków en Pollando), kvartalo de la urbo Hirschberg im Riesengebirge (nun Jelenia Góra en Pollando). Lia tombo troviĝas sur la insulo Hiddensee, kie ankaŭ troviĝas muzeo pri li. Ĉar entombigo lia surloka - malgraŭ la eksplicita entestamenta volo de Hauptmann kaj interveno de sovetiaj aŭtoritatoj - estis malpermesita.

Listo de verkoj redakti

  • Bahnwärter Thiel (1888)
  • Vor Sonnenaufgang (1889)
  • Die Weber (1892)
  • Hanneles Traumfahrt (1893)
  • Der Biberpelz (1893)
  • Rose Bernd (1901)
  • Die Ratten (1911)
  • Vor Sonnenuntergang (1932)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti