Obergerlafingen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Gerkmatten)

Obergerlafingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 113 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Obergerlafingen
Blazono de Obergerlafingen
Blazono de Obergerlafingen
Blazono de Obergerlafingen
Obergerlafingen
Obergerlafingen
Vilaĝeniro de Obergerlafingen, alvenante de Recherswil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 610973 / 223360 (mapo)47.1611111111117.5833333333333Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 35′ O; CH1903: 610973 / 223360 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1113
Areo 1,52 km²
Alteco 462 m super marnivelo
Poŝtkodo 4564
Komunumkodo 2528
Mapo de Obergerlafingen
Mapo de Obergerlafingen
Mapo de Obergerlafingen
vdr

Geografio redakti

Obergerlafingen situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme, ses kilometrojn sudsudoriente de la kantonĉefurbo Soloturno. Al la komunumo apartenas kroma la vilaĝo Obergerlafingen la setlejoj Gerkmatten, kaj Obere Säge. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,52 km², de kiuj 19% estas kovritaj de arbaro, 50% servas por agrikulturo kaj 20% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Obergerlafingen limas en nordo al Gerlafingen, en nordoriento al Kriegstetten, en oriento al Recherswil, en sudo al Koppigen (BE), kaj en okcidento al Zielebach (BE).

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas kantona vojo de Biberist al Koppigen, kiu konektas la kantonajn ĉefvojojn 12 en nordo kun la kantona ĉefvojo 1 en sudo. Ĉe la orienta limo de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu la plej proksima alveturejo situas nordoriente apud Kriegstetten. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la soloturna buslinio n-ro 2 de Zielebach al Bellach.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Obergerlafingen datiĝas el la jaro 1278 kiel Oburgeroluingen. La duono de la suvereneco pri Obergerlafingen apartenis al la Senjorujo Halten, kiu en la jaro 1466 estis vendita al la urbo Soloturno. La alia duono apartenis al la Monaĥejo Thorberg, kiu poste la reformacio estis akirita de la urbo Berno kaj en la jaro 1665 kune kun la supera jurisdikcio transiris al Soloturno.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti