Germaine Tillion

Germaine TILLION (naskiĝis la 30-an de majo 1907 en Allègre (Haute-Loire), mortis la 19-an de aprilo 2008 en Saint-Mandé (Val-de-Marne)) estis franca etnologino kaj franca rezistantino. Ŝi estas aparte konata pro la esploroj, kiujn ŝi faris nome de la franca registaro en Alĝerio en la 1950-aj jaroj.

Germaine Tillion
Persona informo
Germaine Tillion
Naskonomo Germaine Marie Rosine Marguerite Francoise Antoine Tillion
Naskiĝo 30-an de majo 1907 (1907-05-30)
en Allègre, Haute-Loire,  Francio
Morto 19-an de aprilo 2008 (2008-04-19) (100-jaraĝa)
en Saint-Mandé, Val-de-Marne,  Francio
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizaciojÉcole du Louvre vd
Familio
Patro Lucien Tillion vd
Patrino Émilie Tillion vd
Profesio
Okupo etnologo • membro de Franca rezistado • antropologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝia patro, Lucien Tillion, estis juĝisto, kaj ŝia patrino, Émilie Cussac, pli konata sub la nomo Émilie Tillion estis verkistino.

[...]

Denuncita far la pastro Robert Alesch, Germaine Tillion estis arestata la 13-an de aŭgusto 1942 kaj deportata la 21-an de oktobro 1943 al Ravensbrück. Tie mortis ŝia patrino, la verkistino Émilie, grava rezistintino, deportita dum 1944 kaj gasmortigita en marto 1945. Dum ŝia internigado en la koncentrejo, ŝi skribis en zorge kaŝita kajero opereton titolitan "Le Verfügbar aux Enfers", "La Disponigulo en la Infero" (La "Verfügbar" estis la malliberulinoj submetitaj al teda servuto kaj ofendoj pro laborrifuzo. Tiu opereto estas miksaĵo de tekstoj kiuj humorplene rakontas pri la malfacilaj, severegaj kondiĉoj de la mallibereco kaj de popularaj arioj de la lirika repertuaro aŭ de melodioj ŝatataj de la popolo. Ĝi estos unuafoje surscenigata dum 2007, en la Pariza teatro "Théâtre du Châtelet".

[...]

Verkoj redakti

  • 2009: Fragments de vie (Fragmentoj de vivo).
  • 2007: Combats de guerre et de paix (Bataloj de milito kaj paco).
  • 2005/2007: Une opérette à Ravensbrück (Opereto en Ravensbrück), Éditions de La Martinière, 2005 kaj Éditions du Seuil (Kol. Points), 2007: inkluzivas la tekston de Verfügbar aux Enfers (La Disponigulo en la Infero), antaŭparolo de Tzvetan Todorov, prezento de Claire Andrieu.
  • 2001: À la recherche du vrai et du juste. À propos rompus avec le siècle (Serĉante veron kaj juston. Neformalaj konversacieroj kun la jarcento).
  • 2001: L’Algérie aurésienne (Aŭresa Alĝerio) kunlabore kun Nancy Woods. ISBN 2-7324-2769-1.
  • 2000: Il était une fois l’ethnographie (Iam estis etnografio) Biografio. ISBN 2-02-025702-5.
  • 1958: Les ennemis complémentaires (Komplementaj malamikoj).
  • 1988: Ravensbrück.
  • 1966: Le harem et les cousins (La haremo kaj la kuzoj).
  • 1956: L’Algérie en 1957 (Alĝerio en 1957).
  • 1959: L'Afrique bascule vers l'avenir (Afriko ŝanĝas al la estonteco).

Dokumentaj filmoj redakti

Raporto pri la spektaklo Opereto en Ravensbrück Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine nun en turneo tra tuta Francio.

  • Les images oubliées de Germaine Tillion (Forgesitaj bildoj de Germaine Tillion) de François Gauducheau Francio, 2001, kolora, 52 minutoj.

Etnologo kaj rezistantino Germaine Tillion, 92-jara, ĵus retrovis siajn arĥivojn de fotoj faritaj en la masivo de Aurès, en Alĝerio, kie ŝi efektivigis siajn unuajn misiojn en la 1930-aj jaroj. Tiuj fotoj atestas pri malaperinta mondo, sed ĉefe prilumigas la vivon, penson kaj personecon de tiu virino kiu estis unu el la grandaj atestantoj de la 20-a jarcento.

  • Germaine Tillion, une conscience dans le siècle (Germaine Tillion, konscienco en la jarcento) de Christian Bromberger, 2002, kolora, 28 minutoj.

Interparolo de Germaine Tillion kun Christian Bromberger, profesoro en la Universitato de Provenco kaj Thierry Fabre, responsulo de fako eŭro-Mediteraneo de la "Maison méditerranéenne des sciences de l’homme" (Mediteranea domo de homaj sciencoj) (http://sites.univ-provence.fr/webtv/?x=germaine_tillion_conscience_siecle Arkivigite je 2009-06-30 per la retarkivo Wayback Machine).

Eksteraj ligiloj redakti