Germajna pavofazano

La Germajna pavofazano, Polyplectron germaini estas mezgranda, proksimume 60 cm longa, bruneca malhela fazano kun fajna punkteca sablokolora, mallonga kresto, nuda ruĝa vizaĝa haŭtaĵo, bruna iriso kaj purpurbluaj ocelli (okulformaj makuloj) en supra korpo kaj duono de ties vosto de 20 plumoj, belege rimarkindaj en flugiloj ripoze. Ambaŭ seksoj estas similaj. La ino havas 18 vostoplumojn kaj estas pli malgranda ol la masklo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Germajna pavofazano
Germajna pavofazano en Bestoĝardeno de Roterdamo, Nederlando
Germajna pavofazano en Bestoĝardeno de Roterdamo, Nederlando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Polyplectron
Specio: P. germaini
Polyplectron germaini
(Elliot, 1866)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Eperonnier de germain dage 0g.jpg
Eperonnier de germain dage 0g

La Germajna pavofazano estas endemia de suda Hindoĉinio. Ĝi troviĝas en duonĉiamverdaj sekaj arbaroj de suda Vjetnamio kaj orienta Kamboĝo. La ino kutime demetas 2 kremoblankajn ovojn.

La filogenetiko de tiu orientalisa specio estas iome enigma. Analizoj de DNA konfirmas ke ĝi apartenas al klado kun la Griza pavofazano, sed ankaŭ kun la "bruna" plej sudaj specioj nome la Bronzvosta pavofazano kaj la Monta pavofazano. Biogeografio sugestas, ke ĝi povus esti la plej antikva formo en sia klado, speciige parapatriaperipatria en Koĉinĉino (Kimball et al. 2001). Tio probable okazis en fina Plioceno, antaŭ 4-3 mj.[1]).

Ambaŭ nomoj kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo rememoras la francan koloniarmean veterinaron Louis Rodolphe Germain.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio kaj limigita teritorio, la Germajna pavofazano estas pritaksata kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en Apendico II de CITES.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2005). Polyplectron germaini. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 1a Novembro 2006. Preskaŭ Minacata.
  • Kimball, Rebecca T.; Braun, Edward L.; Ligon, J. David; Lucchini, Vittorio & Randi, Ettore (2001): A molecular phylogeny of the peacock-pheasants (Galliformes: Polyplectron spp.) indicates loss and reduction of ornamental traits and display behaviours. Biological Journal of the Linnean Society 73(2): 187–198. HTML resumo

Notoj redakti

  1. Notu, ke la molekula mezuro uzata de Kimball et al. (2001) estas nune konsiderata maltaŭga, ĉar ĉirkaŭkalkulas tro malalte la Kokoformajn birdojn.

Eksteraj ligiloj redakti