Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo

privata lernejo en Kalifornio

La Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo - angle German International School of Silicon Valley (GISSV) - estas privata lernejo edukanta infanojn de la antaŭlernejo ĝis la 12-a klaso uzante dulingvan plenan mergon. Ĝi havas ejojn en Mountain View kaj San-Francisko en Kalifornio. Krom regula instruado de lundoj ĝis vendredoj ekzistas aparta instrua programo de germana lingvo dum sabatoj, kiun ankaŭ eblas frekventi estante lernanto de alia lernejo, se oni havas sufiĉajn antaŭsciojn.[1] Inter septembro 2016 kaj novembro 2021 tie ankaŭ aktivis kiel instruistino la matematikistino Edlyn Teske, kiu en la 1990-aj jaroj, en la studenta vivotempo, interalie oficis kiel vicprezidanto de TEJO.

Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo
German International School of Silicon Valley
lernejo
Fondo 1999
Administrado
Adreso

• Mountain View, 310 Easy Street
• San-Francisko, 117 Diamond Street

Estraro institucia estraro

rektoro Thomas Spahn (2022-2023)

Studoj kaj fakoj
Lingvoj germana kaj angla (lingva mergo)
Situo
Loko Mountain View kaj San-Francisko en Kalifornio
Federacia ŝtato Kalifornio
Ŝtato Usono
Koordinatoj 37° 24′ 0″ N, 122° 4′ 1″ U (mapo)37.399998943193-122.06701948255Koordinatoj: 37° 24′ 0″ N, 122° 4′ 1″ U (mapo)
Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo German International School of Silicon Valley (Kalifornio)
Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo
German International School of Silicon Valley
(Kalifornio)
DEC
Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo German International School of Silicon Valley
Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo
German International School of Silicon Valley
Situo de Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo
German International School of Silicon Valley
Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo German International School of Silicon Valley (Usono)
Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo
German International School of Silicon Valley
(Usono)
DEC
Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo German International School of Silicon Valley
Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo
German International School of Silicon Valley
Situo de Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo
German International School of Silicon Valley

Map

Retejo Oficiala retejo
vdr

Studentoj povas diplomiĝe fini la lernejon kun kaj la Germana Internacia Abituro kaj la Kalifornia Mezlerneja Diplomo. La lernejo membras en la Okcidenta Asocio de Lernejoj kaj Kolegioj (Western Association of Schools and Colleges, kiu servas lernejojn en Kalifornio, Havajo kaj "okcidente de tio", konkrete la usonajn teritoriojn Gvamo, Usona Samoo kaj Nordaj Marianoj, kaj aldone ekster Usono ankaŭ respondecaj pri anglalingvaj lernejoj en la Marŝalaj Insuloj, Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio, Palaŭo, la Pacifika Bordo, Peruo, Ĉeĥio, Armenio, kaj Orienta Azio), same kiel la Kalifornia Asocio de Sendependaj Lernejoj (California Association of Independent Schools, CAIS) kaj ankaŭ la registaro de Germanio, konkrete la Centra Agentejo por Germanaj Lernejoj Eksterlande (Zentralstelle für das Auslandsschulwesen, ZfA), rekonas la institucion kiel oficiala germana lernejo eksterlande (Deutsche Auslandsschule).

Historio redakti

La lernejo estis formita en novembro 1999 kiel kromprodukto de la Germana Usona Internacia Lernejo (hodiaŭ Alto Internacia Lernejo), bazita en Menlo Park, Kalifornio. Klasoj komenciĝis en februaro 2000 kun 34 studentoj. En julio 2000, la lernejo translokiĝis al la loko de la antaŭa elementa lernejo Whisman en Mountain View. Du jarojn poste, la GSSV akiris unuan 20-jaran lukontrakton kun la urbo Mountain View.

En 2003, la GSSV oficiale ŝanĝis sian nomon al la nuna nomo.

La lernejo malfermis kroman kampuson en Berkeley oriente de la golfo de San-Francisko en aŭgusto 2007, post kiam gepatroj montris fortan intereson de tia dua kampuso. Fine de 2018, la kampuso apartiĝis de la tegmenta lernejo kaj nun funkcias loke administrita, sendependa Germana Internacia Lernejo "Orienta Golfo".

En aŭgusto 2011 GISSV malfermis la kampuson en San-Francisko, situanta en la kvartalo Presidio de San-Francisko. Tiu kampuso komenciĝis kun antaŭlerneja klaso en aŭtuno 2011 en unu el la tipaj historiaj konstruaĵoj. La lernejo konstante kreskis aldonante unu gradon ĉiujare, havante plenan K-8-programon de antaŭlerneja ĝis oka klasoj en la lerneja jaro 2019/20. GISSV aldonis trian konstruaĵon al la kampuso en la lerneja jaro 2016/17 sed tamen "elkreskis" la lokon poste. Nova loko estis trovita en la urbodistrikto Castro - komencante lernejajn agadojn de antaŭlerneja ĝis oka klasoj en aŭgusto 2020.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti