German Stepanoviĉ Titov

German Stepanoviĉ TITOV (ruse Герман Степанович Титов; naskiĝis la 11-an de septembro 1935 en Polkovnikovo, Siberio, Sovetunio, mortis la 20-an de septembro 2000), estis sovetia kosmonaŭto (spacnavigisto).

German Stepanoviĉ Titov
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1935 (1935-09-11)
en Verkh-Zhilino
Morto 20-an de septembro 2000 (2000-09-20) (65-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater inĝeniera aerarmea akademio Ĵukovski • Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio
Subskribo German Stepanoviĉ Titov
Familio
Patro Stepan Titov
Okupo
Okupo pilotokosmonaŭtoverkistopolitikistomilitistosciencisto • membro de la ŝtata Dumao
vdr

Post edukado je piloto de la aertrupoj TITOV estis elektita por partopreno en la trejnado por kosmaj "flugoj". Li estis la dua (post Jurij Gagarin) homo, kiu atingis la kosmon. Li startis la 6-an de aŭgusto 1961 per kosmoŝipo Vostok 2. Lia navigado daŭris 25 horojn. Tiam li estis 25-jara kaj per tio restas ĝis nun (2004) rekordulo, kiel plej juna spacveturinto.

Post lia kosmoflugo li plenumis diversajn gvidajn poziciojn ene de la spacoprogramo de Sovetunio.

Post retiriĝo en 1992 li estis elektita al Dumao (la parlamento de Rusio) kiel membro de la Komunisma Partio.

Havante 65 jarojn li mortis en la jaro 2000 pro koratako en ŝvitbanejo.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti