Germana Progrespartio

eksa politika partio en Germanio (1861–1884)

La Germana Progrespartio (Germane: Deutsche Fortschrittspartei, DFP) estis la unua moderna politika partio en Germanio, fondita de liberalaj membroj de la malalta ĉambro de la Parlamento de Prusio (Abgeordnetenhaus) en 1861, kiel opozicio al la Ministro-Prezidento Otto von Bismarck.

Germana Progrespartio
partio • former liberal party
Ideologio liberalismo, federismo
vdr
Germana Progrespartio
partio • former liberal party
Komenco 6-a de junio 1861 vd
Fino 5-a de marto 1884 vd
Antaŭe German National Association vd
Poste Germana Libermensa Partio vd
Lando(j) Reĝlando Prusio vd
Sidejo Berlino
Ideologio

liberalismofederismo

Fondinto(j) Max von Forckenbeck vd
vdr

Georg von Vincke estis proksima al la arigo de la komencaj pioniroj de la partio. Inter fondintoj estis Rudolf Virchow, Theodor Mommsen, Werner von Siemens, Benedict Waldeck, Hermann Schulze-Delitzsch, Hans Victor von Unruh, Wilhelm Loewe kaj Johann Jacoby.

En sia programo, la partio respondis al la Demando pri Germanujo per postulo de Unuigo de la Germanaj ŝtatoj kun centra povo en Prusio (Kleindeutsche Lösung, malgrandgermana solvo). Ili postulis ankaŭ reprezentan demokration — kvankam ne universalan voĉdonrajton pro la Prusia sistemo tri-klasa —, plibonigo de la regado de la leĝo kaj pli granda respondeco por la lokaj registaroj. Antaŭ la leviĝo de la Socialdemokratoj, ĝi estis la ĉefa maldekstra partio en Germanio, kaj ĝi estis ankaŭ la unua Germana partio kun kandidatoj kaj deputitoj agantaj laŭ komuna partia platformo.