Germana Regno

komuna nomo de la Germana Imperiestra Regno (1871-1918), de la Vajmara Respubliko (1918-1933), de Nazia Germanio (1933-1945) kaj de la okupaciaj zonoj ĝis 1949

Germana Regno (germane Deutsches Reich) estis la iama oficiala komuna nomo de la Germana Imperiestra Regno (1871-1918), de la Vajmara Respubliko (1918-1933), de Nazia Germanio (1933-1945) kaj de la kvar zonoj okupitaj de Usono, Britio, Francio kaj Sovetunio ĝis 1949.

Germana Regno
1-a de januaro 1871 – 23-a de majo 1949

historia lando • nacio-ŝtato • Reich
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Ĝis 1806 ekzistis la t.n. "Sankta Romia Regno de Germana Nacieco" (Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation), kiun oni mallonge nomas foje ankaŭ "Germana Regno", "Malnova Regno" (Altes Reich) aŭ "Unua Regno" (Erstes Reich).

La Germana Regno 1871-1918
(priskribo en Esperanto)

En 1871 fondiĝis la ŝtato "Germana Regno". Tiu ŝtato ekzistis kun la sama oficiala nomo de 1871 ĝis 1945 kun tri malsamaj ŝtatformoj:

La nacisocialistoj tamen post la aneksado de Aŭstrio ŝanĝis la nomon al Grandgermana Regno (Großdeutsches Reich). La nomo Tria Regno (Drittes Reich) estas pli malnova ol la nacisocialista reĝimo, kaj ankaŭ la reĝimo mem fine ne preferis ĝin. Malsame al la terminoj de Unua kaj Dua Regno ĝi estas politika, ne ŝtat-jura termino, kiu volis ŝajnigi historian kontinuecon kun la unuaj du. Tamen la esprimo Tria Regno estas enradikiĝinta por la tempo de 1933 ĝis 1945. Pro ĝi, la nomo Regno havas iom malbonan famon en Germanio, same kiel la germana vorto (Reich) en aliaj landoj, kvankam nejuste.

Deklaracio de la Germana Regno en Versajlo. Bismarck en blanka vestaĵo en la centro de la bildo
La Germana Regno 1918-1945
(priskribo en la germana)
Vilhelmo la 2-a, Germana Imperiestro.

La nuna germana ŝtato estas ne "posteulo" de tiu Germana Regno, sed la sama ŝtato. La nuna Federacia Respubliko Germanio do estas iel fondita jam de Otto von Bismarck en 1867 sub la nomo Nordgermana Federacio. En 1973 la federacia konstitucia kortumo klarigis tion: en 1945 la germana ŝtato ne dissolviĝis, sed fariĝis nur neaktiva. En 1949 oni donis al tiu ŝtato novan organizon, same kiel en 1919 oni nur donis novan organizon al jam ekzistanta ŝtato.

Cetere, la esprimoj regno kaj federacio estas sufiĉe elŝanĝeblaj en la germana konstitucia historio. Ekzemple, la antaŭteksto de la konstitucio de la Germana Regno el 1871 diris ke la prusa reĝo kiel estro de la Nordgermana Federacio kaj la sudgermanaj monarkoj fondis eternan federacion. En tiu konstitucio la Federacia Konsilio nomiĝis tiel, kvankam la ŝtato mem nomiĝis regno kaj la parlamento Reichstag.

Jura klarigo redakti

La supre esprimita opinio pri la jura identeco de la Germana Regno kaj Federacia Respubliko Germanio baziĝas sur decido de ties Federacia Konstitucia Kortumo de la 31-a de julio 1973. Ĝi probable ne respondas al la identeco-sento de la plej multaj germanoj. Ankaŭ en aliaj landoj ĝi ne nepre estas la komuna opinio, kiel montras la alilingvaj vikipedioj, el kiuj nur la germana esprimas ĝin.

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti