La Germana Renesanco, parto de la Norda Renesanco, estis kultura kaj arta movado kiu etendis inter germanaj pensuloj en la 15a kaj 16a jarcentoj, kiu originiĝis en la Itala Renesanco. Multaj areoj de artoj kaj sciencoj estis influitaj, ĉefe pro la etendo de la Renesanca humanismo al variaj germanaj ŝtatoj kaj princlandoj. Estis multaj avancoj faritaj ĉe la disvolvigo de novaj teknikoj en la kampoj de arkitekturo, artoj kaj sciencoj. Germanio produktis du antaŭenigojn kiuj hegemonios en la 16a jarcento tra tuta Eŭropo: presarto kaj Protestanta Reformacio.

Portreto de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (regis: 1493–1519), nome la unua renesanca monarko de la Sankta Romia Imperio, fare de Albrecht Dürer, 1519.
Unua paĝo de la unua volumo de ekzemplero de la Biblio de Gutenberg, konservita en Teksaso.

Unu el ĉefaj gravaj germanaj humanistoj estis Konrad Celtis (1459–1508). Celtis studis ĉe Kolonjo kaj Heidelberg, kaj poste veturis tra Italio kolektante latinajn kaj grekajn manuskriptojn. Tre influita de Tacito, li uzis lian verkon Germania por ekesploradi la historion kaj geografion de Germanio. Eventuale li dediĉis sian tempon al la poezio, per kiu li laŭdis Germanion. Celtis estis grava figuro en la Norda Renesanco kaj helpis alporti tion kio estis startinta en Italio al Germanio.

Alia figuro kiu ege kontribuis al la sukcesoj de la Germana Renesanco estis Johann Reuchlin (1455–1522) kiu studis en variaj lokoj en Italio kaj poste instruis grekan lingvon. Tiu germana humanisto kaj fakulo ekstudis la hebrean por esploradi religiajn kaj kulturajn sciarojn. Pere de sia studo de hebrea kaj de Judismo, li celis por purigi kristanismon. Tamen, la papeco ne akceptis liajn temojn kaj konsideris lin herezulo.

La plej grava artisto de la Germana Renesanco estas Albrecht Dürer kiu estas bone konata pro siaj religiaj bildoj kaj gravuraĵoj, pentraĵoj kaj pentritaj portretoj. Gravaj ekzemploj de arkitekturo de tiu periodo estas la Kastelo de Landshut, la Kastelo de Heidelberg kaj la Urbodomo de Aŭgsburgo. La preĝejo de Sankta Mikaelo en Munkeno (konstruita inter 1583 kaj 1597 - ne konfuzenda kun la baroka-rokoka samnoma preĝejo Sankta Mikaelo, konstruita inter 1735 kaj 1751) estas la plej granda renesanca preĝejo norde de Alpoj.

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • Bartrum, Giulia (1995); German Renaissance Prints, 1490–1550; British Museum Press, 1995, ISBN 0-7141-2604-7
  • Bartrum, Giulia (2002), Albrecht Dürer and his legacy: the graphic work of a Renaissance artist, British Museum Press, 2002, ISBN 978-0-7141-2633-3
  • Michael Levey, Painting at Court, Weidenfeld and Nicholson, London, 1971
  • Snyder, James; Northern Renaissance Art, 1985, Harry N. Abrams, ISBN 0-13-623596-4
  • Trevor-Roper, Hugh; Princes and Artists, Patronage and Ideology at Four Habsburg Courts 1517–1633, Thames & Hudson, London, 1976, ISBN 0-500-23232-6
  • Christopher S Wood, Albrecht Altdorfer and the Origins of Landscape, 1993, Reaktion Books, London, ISBN 0-948462-46-9

Bibliografio redakti