Germana aŭtovojo A45

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A45 (germane Autobahn 45, mallonge A45, aŭ formale Bundesautobahn 45, mallonge BAB 45) estas aŭtovojo inter la urboj Dortmund kaj Aschaffenburg en Germanio. La aŭtovojo longas 257 kilometrojn. La kompleta vojo apartenas al la eŭropa ŝoseo 41 (), la parto inter Olpe kaj Veclaro ankaŭ al la eŭropa ŝoseo 40 ().

Germana aŭtovojo A45
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 257 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio,
Hesio,
Bavario
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

La aŭtovojo trairas la arbaran kaj mezmontaran regionon Sauerland kaj neformale ofte estas nomata "Sauerland-Linie". Gravaj urboj laŭlonge de la vojo krom la finpunktoj Dortmund kaj Aschaffenburg estas interalie Hagen, Lüdenscheid, Olpe, Freudenberg kaj Siegen en Nordrejn-Vestfalio, Dillenburg, Herborn, Veclaro kaj Giessen en Hesio kaj Alzenau en Bavario. La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A2, A42, A40, A44 kaj A45 proksime de la urbo Dortmund, la aŭtovojon A46 (proksime de la urbo Hagen), la vojon A4 (proksime de la urbo Olpe), la vojon A480 ĉe Veclaro kaj la vojojn A485 kaj A-5 sude de la urbo Giessen. Fine ĝi pasas la aŭtovojon A66 ĉe Hanau kaj eniras la aŭtovojon A3 ĉe Seligenstadt proksime de Aschaffenburg.

la vojo proksime de Dillenburg