Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Germana Antologio estas kolekto de literaturaj tekstoj, tradukitaj el la germana de Wilhelm Herrmann kaj Helmut Rössler. La antologio etendiĝas de la 8-a jarcento ĝis ĉirkaŭ 1750 kaj do prezentas superrigardon pri la evoluo de la germanlingva literaturo de la plej fruaj originoj ĝis la baroka epoko. La libron aperigis la eldonejo Bleicher en Gerlingen 1985 sub redakto de Ortwin Brodt. La fleksebla poŝlibro estas nigre-blanke ilustrita kaj ampleksas 327 paĝojn.

Germana Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1985
Urbo Gerlingen
Eldoninto Bleicher
Paĝoj 327
ISBN 3-88350-503-X
vdr

Enhavo redakti

  • La Kanto de la Nibelungoj - la libro enhavas partan tradukon de la kanto. 113 de la 2400 versoj de la poemo estis tradukitaj por tiu libro.

Eksteraj ligiloj redakti