Germana ekspresionismo

Germana ekspresionismo konsistis el nombraj rilataj kreemaj movadoj en Germanio antaŭ la Unua Mondmilito kiu atingis sian pinton en Berlino dum la 1920-aj jaroj. Tiuj disvolvigoj en Germanio estis parto de pli granda movado de ekspresionismo en norda kaj centra Eŭropo en kulturaj fakoj kiel arkitekturo, danco, pentrarto, skulptarto, same kiel en kinarto. Tiu artikolo temas unuarange pri disvolvigo en la germana ekspresionisma kinarto antaŭ kaj tiu post la Unua Mondmilito.

Afiŝo de la filmo Das Cabinet des Dr. Caligari, 1920.
Mary Wigman, pioniro de ekspresionisma danco (maldekstre).
Poŝtmarko por la 100a jariĝo de Wigman.

Historio redakti

Inter la unuaj ekspresionismaj filmoj, Der Student von Prag[1] (1913), Das Cabinet des Dr. Caligari (1920), Von morgens bis mitternachts (1920), Der Golem, wie er in die Welt kam[1] (1920), Der müde Tod (1921), Nosferatu[1] (1922), Phantom (1922), kaj Schatten (1923) estis tre simbolaj kaj stiligitaj.

La Germana ekspresionismo estis dekomence limigita al Germanio pro la izoligo de la lando suferita dum la Unua Mondmilito. En 1916, la registaro estis malpermesinta eksterlandajn filmojn. La peto el kinejoj por generi filmojn kondukis al pliigo de enlanda filmoproduktado el 24 filmoj en 1914 ĝis 130 filmoj en 1918. Pro la pliiĝanta inflacio, la germanoj emis filmojn pli malferme ĉar ili sciis, ke ilia mono perdas valoron konstante.[2]

Krom la kinpopulareco ene de Germanio, ĉirkaŭ 1922 la internacia publiko ekaprezis la germanan kinarton, parte pro la malpliiĝanta kontraŭ-germana sento post la fino de la Unua Mondmilito. Kiam la malpermeso de 1916 pri importoj estis malpezigita, Germanio jam estis parto de la internacia kinindustrio.[2]

 
Afiŝo de Das Plakat, oktobro 1920; fare de Paul Leni.

Variaj eŭropaj kulturoj de la 1920-aj jaroj aliris al etiko de ŝanĝo kaj preteco rigardi al estonteco eksperimentante per kuraĝaj, novaj ideoj kaj artaj stiloj. La unuaj ekspresionismaj filmoj estis faritaj tiel pro manko de taŭgaj buĝetoj uzante filmejojn tute nerealismajn, geometrie absurdajn angulojn, kun desegnoj pentritaj sur muroj kaj plankoj kiuj reprezentas lumojn, omborjn kaj objektojn. La intrigo kaj historioj de ekspresionismaj filmoj ofte temas pri frenezo, perfido kaj aliaj "inteleltulaj" temoj nutritaj de la espertoj de la Unua Mondmilito (male al normigaj agad-aventuraj kaj amaferaj filmoj). Postaj filmoj ofte kategoriigitaj kiel parto de la mallonga historio de la Germana ekspresionismo estas Metropolis (1927) kaj M (1931), ambaŭ reĝisoritaj de Fritz Lang. Tiu tendenco estis rekta reago kontraŭ realismo. Ties praktikantoj uzis ekstremajn distordojn en la esprimo por montri internan emocian realon pli ol tio kio estas surface.[3]

Sekvo redakti

La ekstrema kontraŭ-realismo de Ekspresionismo estis mallongdaŭra, kaj malpliiĝis post nur kelkaj jaroj. Tamen, la temoj de Ekspresionismo estis integrataj en postaj filmoj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, rezulte en arta kontrolo super la lokigo de bezonataĵoj, lumo ktp., por plibonigi la tonon de la filmo. Tiu malhela, tristema skolo de filmofarado estis alportita al Usono kiam la Nazioj atingis la povon kaj nombraj germanaj filmistoj elmigris al Holivudo. Tiuj germanaj reĝisoroj trovis usonajn kinstudiojn pretaj aligi ilin, kaj kelkaj germanaj reĝisoroj kaj kinkameraistoj floris tie, produktante repertorion de Holivudaj filmoj kiuj havis profundan efikon en kinarto kiel tuto.[4]

Du ĝenroj kiuj estis speciale influitaj de Ekspresionismo estas horora filmo kaj nigra filmo. Carl Laemmle kaj Universal Studios famiĝis produktante famajn hororfilmojn de la muta epoko kiel The Phantom of the Opera de Lon Chaney. Germanaj filmistoj kiel Karl Freund (la kinfotisto por Dracula en 1931) retenis la stilon kaj tonon de la "Universal" monstrofilmoj de la 1930-aj jaroj kun iliaj malhelaj kaj arte desegnitaj filmejoj, kiuj havigis modelon por postaj generacioj de hororfilmoj. Reĝisoroj kiel Fritz Lang, Billy Wilder, Otto Preminger, Alfred Hitchcock, Orson Welles, Carol Reed kaj Michael Curtiz enkondukis la ekspresionisman stilon al krimdramoj de la 1940-aj jaroj, etendante la ekspresionisman influon en moderna filmofarado.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Roger Manvell. Henrik Galeen - Films as writer:, Other films:. Film Reference.
  2. 2,0 2,1 Thompson, Kristin. Bordwell, David. Film History: An Introduction, Third Edition. McGraw Hill. 2010, p.87
  3. Thompson, Kristin. Bordwell, David. Film History: An Introduction, Third Edition. McGraw Hill. 2010, p. 91
  4. Dickos, Andrew (2002). Street with No Name: A History of the Classic Film Noir. Lexington: University of Kentucky Press. ISBN 0-8131-2243-0, pp. 9-34.

Eksteraj ligiloj redakti