Federacia vojo 54

interregiona vojo en Germanio
(Alidirektita el Germana federacia vojo 54)

La federacia vojo 54 - germane Bundesstraße 54 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 350 kilometrojn tra la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato kaj Hesio. La plej norda punkto estas la komunumo Gronau ĉe la limo al Nederlando kaj la plej suda la urbo Wiesbaden. Gravaj urboj survojaj estas Ochtrup (konektiĝo al la aŭtovojo ), Steinfurt (de kie devenas la plurgeneracia denaske esperantlingva familio Klünder), Monastero (Vestfalio) (kun entute vigla esperanta vivo, tie konektiĝas la aŭtovojo ), Werne, Lünen, Dortmund (konektiĝo al la vojo ), Hagen (konektiĝo al la vojo ), Meinerzhagen (konektiĝo al la aŭtovojo ), Olpe (ree konektiĝo al la aŭtovojo ), Haiger-Burbach (), Limburg, Bad Schwalbach kaj Taunusstein.

Federacia vojo 54
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 350 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio,
Rejnlando-Palatinato,
Hesio
Mapo
Foto
ĉe Drolshagen
ĉe Drolshagen
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

Post la vojado en Nordrejn-Vestfalio ĝis la vojnodo Haiger-Burbach, ĝi 54 kilometrojn vojas suden laŭ la limo inter Rejnlando-Palatinato kaj Hesio ĝis Aarbergen, plejparte situas okcidente de la limo, do en Rejnlando-Palatinato, kaj nur inter Irmtraut kaj Limburg je 20 kilometroj pasas al Hesio. Ekde la loĝlokoj Schiesheim/Aarbergen la vojo forlasas la federacilandan limon kaj klare en Hesio pluvojas al la hesia ĉefurbo Wiesbaden.

en Dortmund la vojo pasas tra la urbocentro
en Herdecke ĝi superpontas la riveron Ruhr