Flago de Germanio

nacia flago
(Alidirektita el Germana flago)

La flago de Germanio estas trikoloro: ĝi enhavas nigran, ruĝan kaj orflavan kolorojn[1]. La flago estis unue adoptita kiel la nacia flago de Germanio en 1919, dum la tempo de Vajmara Respubliko.

Flago de Germanio
Flago de Germanio
Flago de Germanio
nacia flago
Lando  Germanio
Kromnomo Bundesflagge und Handelsflagge
Uzo 110100
Proporcio 3:5
Oficialigo 7-a de junio 1950
vdr

Germanio havas du konkurantajn tradiciojn de naciaj koloroj, nigra-ruĝ-orajn kaj nigra-blank-ruĝajn, kiuj havis gravan rolon en la moderna historio de Germanio. La nigra-ruĝ-ora trikoloro unue aperis en la frua 19-a jarcento kaj atingis eminentecon dum la revolucio de 1848. La mallongdaŭra Nacia Asambleo de 1848 proponis la trikoloron kiel flagon por unuiĝinta kaj demokrata germana ŝtato. Ekde la formado de la Vajmara Respubliko post la Unua mondmilito, la trikoloro estis adoptita kiel la nacia flago de Germanio. Sekvante la Duan Mondmiliton, la trikoloro estis nomumita kiel la flago de Germana Demokratia Respubliko en 1949. La du flagoj estis identaj ĝis 1959, kiam la orientgermana flago estis pliigita kun la blazono de Germana Demokratia Respubliko. Ekde Germania reunuiĝo la 3-an de oktobro 1990, la nigra-ruĝ-ora trikoloro fariĝis la flago de reunuigita Germanio.

Dum la piedpilka mondĉampionado 2006, en la semajnoj antaŭ Germanio eksiĝis je la tria rango, estis videblaj tra la tuta lando tiom multe da germanaj flagoj kiel ne viditaj ekde almenaŭ 1942.

Evoluo de la flago redakti

Jam antaŭ 1848 la nigra-ruĝa-ora flago estis la flago de la princlando Waldeck.

Referencoj redakti

  1. Anordnung über die deutschen Flaggen (germane) (pdf). “Die Bundesflagge besteht aus drei gleich breiten Querstreifen, oben schwarz, in der Mitte rot, unten goldfarben [La nacia flago konsistas el tri horizontalaj strioj de egala larĝo, nigra ĉe la pinto, ruĝa ĉe la mezo, kaj ora ĉe la fundo]”.