Germana lingvo en Rusio

Germana lingvo estas unu el lingvoj parolataj en Rusio.

Parolantoj redakti

Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 en Rusio estas 2069949 (iomete pli ol 2 milionoj) homoj konantaj germanan lingvon[1]. Do, germana lingvo estas kvara en Rusio laŭ parolantaro (post rusa, angla kaj tatara). Eblas supozi ke germana lingvo estas denaska por 200-300 mil loĝantoj.

Disvastigo kaj lingva politiko redakti

Germana lingvo estas studata en mezlernejoj de Rusio kiel studobjekto (fremda lingvo). Plejparte ĝi estas studata kiel dua fremda post angla[2].

En Rusio funkcias Goethe-Institut (Russland). Ĝi havas filiojn en Moskvo (Goethe-Institut Moskau), Novosibirsko (Goethe-Institut Nowosibirsk), Sankt-Peterburgo (Goethe-Institut St. Petersburg).

En 20142015 estas organizata Jaro de germana lingvo kaj literaturo en Rusio (vidu oficialan retejon germane kaj ruse) samtempe kun simila Jaro de rusa lingvo kaj literaturo en Germanio kun multaj diverstipaj aranĝoj por studantoj kaj instruistoj de la lingvo kaj vasta publiko. Ĝiaj organizantoj estas germania Ministerio pri eksterlandaj aferoj kaj Goethe-Institut. Ĝi estis malfermita 6-an de junio 2014 en Berlino kaj estos malfermita la 6-an de junio 2015 en Moskvo[3]. Ĝi ekiĝis de amasa 2-taga festivalo Deutsch hoch drei en Moskvo.

Lernado redakti

En Rusio ekzistas multaj germanlingvaj lernejoj kaj kursoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti