Germania nacia komitato por internacia junulara laboro

La Germania nacia komitato por internacia junulara laboro - nacilingve Deutsches Nationalkomitee für Internationale Jugendarbeit (DNK) - estas organizaĵo en Germanio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. La komitato konstruas ponton inter germanaj organizoj kaj internaciaj ekvivalentoj aŭ tegmentaj organizoj, kaj funkcias kiel "vojo" aŭ "ponto" por la 'enportado kaj eksportado' de junulara laboro. La komitato fakte estas nur komuna laborgrupo de la Germana Federacia Junulara Konsilio (DBJR), la Konsilio de politikaj junularaj organizaĵoj (RPJ) kaj la Germana Sporta Junularo (DSJ).[1] La komitato en prezento asertas " antaŭenigi diversecon por paroli per forta voĉo en la intereso de ĉiuj junularoj.[2] Laŭ Thomas Pusch, kiu plurajn jarojn reprezentis la Esperanto-Junularon en la Germana Federacia Junulara Konsilio kaj pro tio havis multajn kontaktojn kun la komitato DNK, la fakta kialo por la "tri kolonoj" de la komitato estas, ke en Germanio la politikaj partioj ricevas abundan ŝtatan monon kaj per tiu mono ankaŭ malavare ekipas siajn junularajn sekciojn, kiuj konsistigas la konsilion de politikaj junularaj organizaĵoj (RPJ), per multe da mono, kaj same la nacia ministerio pri internaj aferoj donas abundan ŝtatan monon al la Germana Olimpika Sporta Asocio, kiu pludonas malavare monon al sia junulara asocio, la Germana Sporta Junularo (DSJ). Tiel tiuj asocioj jam havas vastajn oficejojn kun multaj dungitoj kaj ne dependas de financa subteno per la germana ministerio pri junularo, tial nur por mondistribua justeco kaj por eviti tro grandan malegalecon inter diversgrade profesiecaj asocioj la divido jam en la 1950-aj jaroj montriĝis neevitebla.

Germania nacia komitato por internacia junulara laboro
Deutsches Nationalkomitee für Internationale Jugendarbeit
emblemo
Nacia junulara konsilio
Komenco 1953
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino, Germanio
Membro de Forumo Junulara Eŭropa vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Esence, la nacia junulara komitato reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Germania nacia komitato por internacia junulara laboro estas la urbo Berlino.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti