Germanio en la Somera Olimpiko 2024

nacia teamo de atletoj en la Somera Olimpiko 2024 en Parizo

La sportista teamo de Germanio konkurencas en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 26-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Germana Olimpika Sporta Asocio, germane Deutscher Olympischer Sportbund, mallonge DOSB.

Germanio en la Olimpikoj

Flago de Germanio
IOK-kodo  GER
NOK Germana Olimpika Sporta Asocio (Deutscher Olympischer Sportbund)
Retejowww.dosb.de (germane, france kaj angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
428 sportistoj en 30 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Anna-Maria Wagner kaj Dennis Schröder (inaŭguro)
Max Rendschmidt kaj Laura Lindemann (fermo)
Medaloj
Rango: #10
oro
12
arĝento
13
bronzo
8
sumo
33
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 19561 · 19601 · 19641 · 19682 · 19722 · 19762 · 19802 · 19842 · 19882 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 19561 · 19601 · 19641 · 19682 · 19722 · 19762 · 19802 · 19842 · 19882 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022

1Kiel la Tutgermania olimpia teamo

2Kiel Okcidenta Germanio
Aliaj parencaj aperoj
Okcidenta Germanio (1968–1988)
Orienta Germanio (1968–1988)
Sarlando (1952)
la basketbalisto Dennis Schröder (jen en 2022) estas unu el du teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio

Konkuras sume 428 germanaj atletoj en 30 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la ĵudistino Anna-Maria Wagner kaj la basketbalisto Dennis Schröder, n. en Braunschweig.[1]

La teamo sume atingis 33 medalojn, 12 orajn, 13 arĝentajn kaj 8 bronzajn, kaj sekve ricevis la dekan rangon.

Medalistoj

redakti
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
  Oro Lukas Märtens naĝado vira liberstila konkurso de 400 metroj 27-a de julio
  Oro Michael Jung rajdado individua eventado 29-a de julio
  Oro Oliver Zeidler remado unupersona durema konkurso 3-a de aŭgusto
  Oro Jessica von Bredow-Werndl
Frederic Wandres
Isabell Werth
rajdado teama dresa konkurso 3-a de aŭgusto
  Oro Jessica von Bredow-Werndl rajdado teama dresa elekto 4-a de aŭgusto
  Oro Tim Hellwig
Lisa Tertsch
Lasse Lührs
Laura Lindemann
triatlono miksita stafeta triatlono 5-a de aŭgusto
  Oro Svenja Brunckhorst
Sonja Greinacher
Elisa Mevius
Marie Reichert
basketbalo ina basketbala teamo 3x3 5-a de aŭgusto
  Oro Christian Kukuk rajdado individua saltado 6-a de aŭgusto
  Oro Max Lemke
Tom Liebscher
Max Rendschmidt
Jacob Schopf
kanuado vira kvaropa kanuado 500 m 8-a de aŭgusto
  Oro Max Lemke
Jacob Schopf
kanuado vira duopa kanuado 500 m 9-a de aŭgusto
  Oro Darja Varfolomeev gimnastiko ina ritma individua konkurso 9-a de aŭgusto
  Oro Yemisi Ogunleye globoĵeto ina globoĵeto 9-a de aŭgusto
  Arĝento Miriam Butkereit naĝado ina konkurso de ĵudo, meza peza klaso 31-a de julio
  Arĝento Elena Lilik kanuado ina konkurso de unupersona kanada kanuo 31-a de julio
  Arĝento Florian Unruh
Michelle Kroppen
arkopafado miksita teamo 2-a de aŭgusto
  Arĝento Leo Neugebauer atletiko vira dekatlono 3-a de aŭgusto
  Arĝento Isabell Werth rajdado teama dresa elekto 4-a de aŭgusto
  Arĝento Sarah Brüßler
Jule Hake
Pauline Jagsch
Paulina Paszek
kanuado ina kvaropa kanuado 500 m 8-a de aŭgusto
  Arĝento vira hokea teamo hokeo vira hokea konkurso 8-a de aŭgusto
  Arĝento Malaika Mihambo atletiko ina longosalto 8-a de aŭgusto
  Arĝento Oliver Klemet naĝado vira 10-kilometra maratona naĝado 9-a de aŭgusto
  Arĝento Esther Henseleit golfado ina individua golfada konkurso 10-a de aŭgusto
  Arĝento Nils Ehlers
Clemens Wickler
volejbalo vira plaĝa volejbalo 10-a de aŭgusto
  Arĝento Lea Friedrich biciklado ina sprinta biciklado 11-a de aŭgusto
  Arĝento vira manpilka teamo manpilkado vira manpilka konkurso 11-a de aŭgusto
  Bronzo Maren Völz
Tabea Schendekehl
Leonie Menzel
Pia Greiten
remado ina konkurso de kvarpersona okrema remado 31-a de julio
  Bronzo Isabel Gose naĝado ina liberstila konkurso de 1500 metroj 31-a de julio
  Bronzo Noah Hegge kanuado vira slaloma kajako-kroso[2] 5-a de aŭgusto
  Bronzo Pauline Grabosch
Emma Hinze
Lea Friedrich
biciklado ina teama sprinto 5-a de aŭgusto
  Bronzo Nelvie Tiafack boksado vira boksado de pli ol 92 kg 7-a de aŭgusto
  Bronzo Jule Hake
Paulina Paszek
kanuado ina duopa kajakado de 500 metroj 9-a de aŭgusto
  Bronzo ina futbala teamo futbalo ina futbala konkurso 9-a de aŭgusto
  Bronzo Alexandra Burghardt
Rebekka Haase
Sophia Junk
Gina Lückenkemper
Lisa Mayer
atletiko ina 4 × 100-metra stafeto 9-a de aŭgusto

Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.

Referencoj

redakti
  1. listo de la la teamaj flagoportantoj laŭ la stato de 2024 07 26 (en formato PDF, angle)
  2. La evento de slaloma kajako-kroso en 2024 unuafoja havis olimpikan konkurson. Aparta artikolo pri tiu variaĵo de kanuado-kajakado en Esperanto ankoraŭ ne ekzistas, sed por la finaĵo "kroso "komparu la artikolojn motokroso kaj biciklokroso

Eksteraj ligiloj

redakti