La Gerokruco (ankaŭ: Gero-Kruco) en la katedralo de Kolonjo estas unu el la plej malnovaj konserviĝintaj kristanaj krucegoj en la landoj norde de la Alpoj. La kruco granda 2,88 metrojn el kverkoligno devenas el la otida epoko je la fino de la 10-a jarcento kaj validas kiel unu el la unuaj monumentaj skulptaĵoj de la mezepoko. En la historio de la romkatolika simbola bildigo ĝi estas ekzemplero por la ŝanĝo en la prezentado de la kristana Savanto, kiu – antaŭe plejparte montrata kiel heroa kaj venkinta en rekta sinteno – unuan fojon estas montrata kiel homa kaj sufera. La skulptaĵo validis pro tio kiel ekzemplo por multaj postsekvaj bildigoj de Kristo en la mezepoko.

Gerokruco en la katedralo de Kolonjo. La aŭreolo estis pretigata nur en 1683

Eksteraj ligiloj redakti