Herono de Aleksandrio

(Alidirektita el Geronto (matematikisto))

Herono de Aleksandrio (ĉ. 10 – ĉ 70 p.K.) estis greka matematikisto kaj inventisto, kiu ĉefe interesiĝis pri praktika pristudo de mekaniko kaj inĝenierado. Li traktis multajn problemojn en sia verko Dioptra. Li estas konata nun pro la propozicio 1.8 de sia Metrica, alinomata formulo de Herono. La manuskripto de Herona verko estis perdita dum jarcentoj antaŭ ĝia malkovro en 1894. Kompleta kopio troviĝis pli malfrue.

Herono de Aleksandrio
Persona informo
Ἥρων ὁ Ἀλεξανδρεύς
Naskonomo Ἥρων
Naskiĝo ĉ. 10 p.K.
en Aleksandrio
Morto ĉ. 70 p.K.
en Aleksandrio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Aegyptus vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikisto • mechanical automaton engineer • inĝenieroinventisto vd
Laborkampo geometriomeĥanikoinĝenierartooptikomatematikogeodezio vd
Verkado
Verkoj eolipilo ❦
formulo de Herono ❦
Heron's fountain vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La supre donitaj vivdatoj de Herono estas tre malcertaj. Oni supozas, ke li mem vidis la lunan eklipson de la 13-a de marto 62; sed certe estas nur, ke li vivis post Arkimedo (-287-212) kaj antaŭ Pappos de Aleksandrio (ĉ. 300).

Eolipilo, el la greka "αιολουπυλη", estas maŝino konstituita de aerkamero (ĝenerale jen sfero jen cilindro), kun kurbaj tuboj per kiuj oni elpelas vaporon. La forto rezultanta de tiu elpelo faras, ke la mekanismo ekturniĝas, laŭ la leĝo de ago-reago. Normale oni varmigas la akvon en alia kamero, kaj tiun oni unuigas al la antaŭe uzita pere de tuboj laŭ kiuj pasas la vaporo, kvankan oni povas varmigi ĝin ankaŭ en la sama kamero ekde kie oni elpelas la vaporon. Herono priskribis la aparaton en la 1-a jarcento n.e., kaj multaj fontoj atribuas al li ĝian inventadon.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (1899) “Pneumatika, Book II, Chapter XI”, Herons von Alexandria Druckwerke und Automatentheater, Wilhelm Schmidt (tradukisto) (el, de), B.G. Teubner, p. 228–232.

Eksteraj ligiloj redakti