Gertrud Fussenegger

aŭstra verkisto

Gertrud FUSSENEGGER (naskiĝinta en la 8-a de majo 1912 en Plzeň, mortinta en la 19-a de marto 2009 en Linz) estis aŭstra verkistino. Ŝi ankaŭ publikigis sub la nomoj Gertrud Dietz, Gertrud Dorn kaj la pseŭdonimo Anna Egger. Ŝi parte ankaŭ partoprenis la movadon de Renouveau catholique.

Gertrud Fussenegger
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1912 (1912-05-08)
en Plzeň
Morto 19-an de marto 2009 (2009-03-19) (96-jaraĝa)
en Linz
Lingvoj germana vd
Loĝloko Leonding vd
Ŝtataneco AŭstrioCislajtio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva dum 1929– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filino de la aŭstria oficiro Emil Fussenegger pasigis la junajn jarojn en Nowy Sącz, Dornbirn kaj Telfs (Distrikto Innsbruck Land).

Post la morto de la patrino ŝi reiris en Ĉeĥoslovakion kaj pasigis la abiturientan ekzamenon tie. Poste ŝi studis en Insbruko kaj en Munkeno arthistorion kaj filozofion. En 1934 ŝi doktoriĝis per laboraĵo pri Gemeinschaft und Gemeinschaftsbildung im Rosenroman von Jean Cloponel von Meun.

En 1937 edzinigis ŝin la skulptisto Elmar Dietz kaj en 1950 la skulptisto Alois Dorn. Ekde 1961 ŝi vivis en Leonding (Distrikto Linz-Land).

Kiel verkistino redakti

Jam en la literatura premieraĵo de 1936 ( la historia familiromano Geschlecht im Advent) senteblis ŝia inkliniĝo antaŭ malmodernisma kaj mitiganta literaturo de la 1930-aj jaroj.

La rakonto Eines Menschen Sohn (1939) kaj la vojaĝtaglibro Böhmische Verzauberungen (1944) estas plenaj de glorigo de la germana raso kaj demonigo de judoj. Fussenegger ege favoris la t.n. Anschluss-on de Aŭstrio kaj kunlaboris por la de Heinz Kindermann eldonita libro Heimkehr ins Reich (1939).

Post 1945 Fussenegger kritikitis pro tia sinteno dum la nazia tempo. La cenzuro de la Aliancanoj malpermesis la vendadon de ŝiaj libroj kiuj enhave estis parte konsideritaj kiel nacisocialisma propagandaĉo. Por la nazioj tamen ne ĉio ĉe ŝi plaĉis: ili ekzemple kritikis troan kristanismon en la verko Mohrenlegende.

Post la Dua mondmilito Fussenegger mem ŝanĝis siajn poziciojn kaj konfrontiĝis ankaŭ al la temo de la kulpo de la germanoj. Per trilogio de bohemaj Buddenbrook-oj Fussenegger dediĉis sin artiste al Bohemio, la lando de la juneco. La en 1954 aperinta leterromano In Deine Hand gegeben priskribas la tempon militan kaj postmilitan; ĝi povas esti taksita porvirina literaturaĵo. En 2007 aperis So gut ich es konnte. Erinnerungen 1912-1948, versio kurta de la en 1978 sub la titolo Ein Spiegelbild mit Feuersäule aperintaj rememoroj.

Okaze de ŝia 90-a datreveno naskiĝtago publikigitis ampleksa biografio por la tempospaco inter 1930 ĝis decembro 2001. La registro havas pli ol 60 verkojn.

Membrecoj redakti

Fussenegger estis membro de PEN-klubo, de "Humboldt-Gesellschaft", de "Sudetendeutsche Akademie" kaj honora membro de "Österreichischer Schriftstellerverband". En la jaroj 1977-79 kaj 1984-85 ŝi krome estis ĵurianino dum la aljuĝo de la Premio Ingeborg Bachmann en Klagenfurt. En 1991 ŝi kunkonsistigis la ĵurion de "Franz-Grillparzer-Preis" de la Fondaĵo Alfred Toepfer F.V.S.; tio maltrankviligis kelkajn krikantojn pro la pasintecoj ŝia kaj de la nomdoninto de la fondaĵo.

Honoroj (elekto) redakti

  • Adalbert-Stifter-Preis, 1951
  • Adalbert-Stifter-Preis, 1963
  • Johann-Peter-Hebel-Preis, 1969
  • Andreas-Gryphius-Preis, 1972
  • Österreichischer Staatspreis für Jugendbuch, 1972
  • Großer Kulturpreis der Sudetendeutschen Landsmannschaft, 1972
  • Verleihung des Professorentitels h.c., 1972
  • Mozart-Preis der Alfred Toepfer Stiftung F.V.S., 1979
  • Humboldt-Plakette, 1979
  • Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst, 1981
  • Bundesverdienstkreuz 1. Klasse, 1984
  • Weilheimer Literaturpreis, 1993
  • Jean-Paul-Preis, 1993
  • Kulturmedaille des Landes Oberösterreich, 1999
  • Großes Goldenes Ehrenzeichen mit dem Stern für Verdienste um die Republik Österreich, 2003

Veroj (elekto) redakti

Romanoj redakti

  • Geschlecht im Advent - Roman aus deutscher Frühzeit, 1936
  • Trilogie der "böhmischen Buddenbrooks" (Die Brüder von Lasawa, 1948; Das Haus der dunklen Krüge, 1951; Die Pulvermühle, 1968)
  • Zeit des Raben, Zeit der Taube, 1960
  • Jirschi oder Die Flucht ins Pianino, 1995

Rakontoj kaj prozaĵoj redakti

  • Mohrenlegende, 1937
  • Die Leute auf Falbeson, 1940
  • Der Goldschatz aus Böhmen. Erzählungen und Anekdoten, 1989
  • Frauen, die Geschichte machten, 1991
  • Ein Spiel ums andere, 1999
  • Shakespeares Töchter, 1999

Aŭtobiografio redakti

  • Ein Spiegelbild mit Feuersäule, 1979

Porinfanaj/-junulaj libroj redakti

  • Bibelgeschichten, 1991

Literatur redakti

  • C. Winkler, Die Erzählkunst G. Fusseneggers, 1972
  • F. Denk, Die Zensur der Nachgeborenen. Zur regimekritischen Literatur im 3. Reich, 1996
  • F.-L. Kroll (Hg.), Grenzüberschreitungen. Festschrift für G. Fussenegger, 1998.

Eksteraj ligiloj redakti