Malfermi la ĉefan menuon
Stumbliga ŝtoneto por Luckner antaŭ metilernejo en Freiburg nomita por ŝi

Gertrud LUCKNER (ĉenaskiĝe: Jane Hartmann; naskiĝinta la 26-an de septembro 1900 en Liverpool, mortinta la 31-an de aŭgusto 1995 en Freiburg) estis brita-germana ekonomikistino. Ŝi estis kristana socialhelpanto implikita en la germana rezista batalo al Naziismo kaj membro de la malpermesita "Germana katolika pacmovado"). Ŝi organizis manĝpakaĵojn por judoj deportotaj al Pollando kaj travojaĝis Germanion dononte asistadon al judaj familioj. Dum unu tia vojaĝo ŝi estis arestita kaj restis la reston de la milito en la Koncentrejo Ravensbrück. Ŝi estis nomita justulino inter la nacioj en Jad Vaŝem en 1966.

VivoRedakti

Frua vivo kaj edukoRedakti

Luckner moviĝis al Germanio kiel juna infano. Ŝi havis neniujn gefratojn kaj perdis siajn gepatrojn en frua infanaĝo. Ŝi estis donita al vartgepatroj, kiuj ŝanĝis sian nomon de Jane Hart. En la aĝo de 22, ŝi estis poste adoptita fare de siaj vartgepatroj, kaj akiris germanan civitanecon. Post gimnazianinado ŝi studis ekonomikon kaj socisciencojn, akirante doktorecon en 1938. Ŝi studis en Kenigsbergo, en la kvakerisma kolegio por religia kaj socia laboro en Birmingham kaj ĉe la universitatoj de Frankfurto ĉe Majno kaj Freiburg, kie ŝi akiris sian doktorecon. Ŝia disertaĵo temis pri memhelpo inter la senlaboruloj de Anglio kaj de Kimrio (Self-help Among the Unemployed in England and in Wales Based on English History of Ideas and Economics).

Socia laboro kaj rezisto al NaziismoRedakti

Estante pacifistino, ŝi membriĝis al la "Paca asocio de germanaj katolikoj" kaj ekde 1933 ŝi laboris kun la katolika krizhelpa organizo Caritas en Freiburg. En 1934 ŝi konvertiĝis de kvakerismo al katolikismo. Inter la germana katolika laikularo, Luckner estis inter la unuaj kiuj ne nur rimarkis la genocidajn inklinojn de la Hitler-registaro sed ankaŭ provis tutgermanan kontraŭagadon. De 1938, ŝi laboris por la ĉefsidejo de Caritas Internationalis en Germanlando. Uzante internaciajn kontaktojn, ŝi sekurigis malatakogarantion eksterlande por multaj rifuĝintoj. Ŝi organizis krizhelpajn cirklojn por judoj, kaj helpis multajn eskapi. Ŝi kunlaboris kun la pastroj Bernhard Lichtenberg kaj Alfred Delp. Post la eksplodo de la Dua mondmilito ŝi ja daŭrigis sian laboron por la judoj pere de Caritas provante establi nacian kaŝan reton tra Caritas-ĉeloj. Per la subteno de ĉefepiskopo Conrad Gröber de Freiburg kaj per protekto de la Caritas-prezdanto Benedikt Kreutz estiĝis la oficejo Kirchliche Kriegshilfsstelle. La oficejo iĝis la instrumento per kiu frajburgaj katolikoj helpis rasisme persekutitajn malarjojn. Luckner ricevis monon fare de la ĉefepiskopo por kontrabandi judojn al Svislando kaj komuniki la kondiĉojn por judoj al la ekstera mondo. Ŝi restis en kontakto kun Leo Baeck, la gvidanto de Reichsunion der Juden in Deutschland ĝis sia aresto en 1943. Ŝi propre esploris la sorton de la judoj estintaj transportitaj al la Oriento kaj sukcesis akiri informojn pri kaptitoj en koncentrejoj. Ŝi ade akiri vestaĵojn, manĝaĵojn kaj monon por rezistemaj laboristoj kaj militkaptitoj. Luckner mem estis arestita fare de Gestapo antaŭ ol ŝi povis transdoni monsumon destinita por la lastaj judoj de Berlino la 5an de novembro 1943 kaj senditis al la Koncentrejo Ravensbrück.

Post la milito, ŝi revenis al socia laboro, helpante la viktimojn de persekuto kaj dediĉis sin al jud-kristana interkompreniĝo, vizitante Israelon en 1951. Ŝi establis la gazeton Freiburger Rundbrief en 1948, kiun ŝi uzis por propagandi siajn ideojn. La 15an de februaro 1966, ŝi estis rekonita kiel justulino inter la popoloj de Jad Vaŝem.[1] Ŝi restis aktiva por siaj idealoj ĝis sia morto.

NotojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gertrud Luckner en la angla Vikipedio.