Gertrude Bell

brita vojaĝverkisto kaj historiisto

Gertrude Margaret L(owthian) Bell (n. la 14-an de julio 1868 en Washington Hall, Durham; m. la 12-an de julio 1926 en Bagdado) estis brita esplorvojaĝanto, vojaĝverkisto, arkeologo[1], spiono, diplomato kaj historiisto.

Gertrude Bell
Persona informo
Gertrude Bell
Naskonomo Gertrude Margaret Lowthian Bell
Naskiĝo 14-an de julio 1868 (1868-07-14)
en Washington
Morto 12-an de julio 1926 (1926-07-12) (57-jaraĝa)
en Bagdado
Mortis pro nekonata valoro vd
Mortis per trodozo vd
Tombo Irako vd
Lingvoj anglaarabapersa vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Lady Margaret Hall • Queen's College London vd
Familio
Patro Sir Hugh Bell, 2nd Baronet vd
Patrino Maria Shield vd
Gefratoj Hugh Lowthian Bell vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo esploristo • arkeologoverkisto • montgrimpanto • diplomatofotisto • spiono • assyriologist • politikisto • arabisto vd
Laborkampo arkeologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi esploris kaj mapis landojn en la Mezoriento kaj forte influis la britan imperian politikon pro siaj scioj kaj kontaktoj arigitaj dum ŝiaj vojaĝoj ĉefe en la pli granda Sirio, Mezopotamio, Malgrandazio, kaj Arabio.

Bell ludis gravan rolon en la redistribuado de la Mezoriento post la Unua Mondmilito. Ŝi estis persone implikita en nomumo kaj gvido de reĝo Fejsal la 1-a de Irako en 1921 kaj en la postaj jaroj. Kune kun T. E. Lawrence, Bell helpis subteni la haŝemitajn dinastiojn en kio hodiaŭ estas Jordanio samkiel en Irako.

Biografio redakti

Gertrude Benaskiĝis en unu el la plej elstaraj familioj de Anglio. Eĉ en juna aĝo, ŝi montris signojn ke ŝi volas iri sian propran vojon. Danke al sia elstara intelekto kaj persistemo, ŝi povis studi ĉe la Universitato de Oksfordo en 1887 kie ŝi en 1888, mallonge antaŭ sia dudeka naskiĝtago, fariĝis la unua virino, kiu studis historion kun la plej bonaj notoj, sed la universitato ne laŭleĝe donis al ŝi diplomon ĉar ŝi estis virino.

Ŝi vivis en Teherano, kie ŝia onklo Sir Frank Lascelles estis la brita ambasadoro. Post tio ŝi reiris al Eŭropo kaj nur en 1899 komencis agadon en Arabio, kio alportis por ŝi konatecon.

Ŝi vizitis dum 1899 Palestinion kaj Sirion kaj poste ofte revizitis tiun regionon. Ŝi estis la dua virino – post Lady Anne Blunt – kiu povis viziti Hail-on. Kvankam oni ne akceptis ŝin amike, ekde tiam ŝi apogis la dinastion de Ibn Rasid al dinastio de Ibn Saŭd.

Ŝia plej grava verko estas la oficiala raporto pri tio, kiel oni regis Mezopotamion ekde la armistico de 1918 ĝis la ribelo de 1920.

Ŝi agadis ĉefe en Mezopotamio dum regado de Sir Percy Cox kaj Sir Arnold Wilson. Ŝi helpis en 1921 surtroniĝon de Fejsal la 1-a. Ŝi desegnis limojn de la nuna Irako.

Ŝi iniciatis dum siaj lastaj jaroj la fondon de arkeologia muzeon en Bagdado, nun Nacia Iraka Muzeo).

Poligloto redakti

Gertrude Bell havis pasion por lingvoj: denaske dulingva (angle-france), ŝi mastris la italan, germanan, araban, hebrean, persan, turkan, kiujn ŝi parolis flue. Krome ŝi bone elturniĝis en la hindia, japana kaj urdua[2].

Honoro redakti

En 1917 Bell ricevis la Order of the British Empire (Ordeno de la Brita Imperio), pro sia granda servo al sia patrujo.

Unesko redakti

La arĥivo Gertrude Bell, konservita de la Universitato de Newcastle, estis aldonita al la Unesko-programo "Memoro de la Mondo" en 2017[3][4].

Verkaro (elekto) redakti

Krom 8 eldonitaj libroj, ŝi postlasis 16 mil leterojn, 16 taglibrojn, dekojn da notkajerojn, 300 artikolojn kaj centojn da artikoloj kun politikaj opinioj.

Gertrude Bell estis fascinita fare de iranaj poetoj, precipe Hafizo, kaj post reveno al Londono ŝi verkis libron nomitan "Persaj bildoj" kiu komenciĝas per tre delikata traduko de la poemoj de Hafizo. La alia libro de Bell pri Irano estas Poems from the Divan of Hafiz.

  • Persaj bildoj (1894)
  • Safar Nameh (1894)
  • Poems from the Divan of Hafiz (1897)
  • The Desert and the Sown (1907)
  • The Thousand and One Churches (1909)
  • Amurath to Amurath (1911)

Filmoj redakti

  • En 2015, Werner Herzog liberigis reĝinon de la dezerto. La filmo kronikas multon pri la vivo de Bell. Ŝi estas portretita de Nicole Kidman[5].
  • En 2016 aperis la dokumenta filmo Letters from Baghdad (Leteroj de Bagdado), bazitaj sur la verkaĵoj de Bell kaj ŝiaj samtempuloj. La filmo estis direktita kaj produktita de Zeva Oelbaum kaj Sabine Krayenbühl. La citaĵoj de la leteroj de Bell estis legitaj de Tilda Swinton[6].

Komikso redakti

En la 2010-aj jaroj, teamo de Newcastle University publikigis komiksan version de la vivo de Gertrude Bell. La karikaturisto estis John Miers.

Referencoj redakti

  1. (en) Lisa Cooper, In Search of Kings and Conquerors: Gertrude Bell and the Archaeology of the Middle East, I.B. Tauris, la 28 de januaro 2016, 336 paĝoj, Early life and first steps in archaeology, pĝ 10
  2. Alix Parodi kaj Perla Martinelli, La virino kiu puzlis nacion, Literatura Foiro, p. 247, n-ro 312, Aŭgusto 2021.
  3. (en) "The Gertrude Bell Archive", UNESKO.
  4. (en) "UNESCO celebrates archive of a remarkable woman". Newcastle University.
  5. (en) "Queen of the Desert". Metacritic. la 10-an de Februaro 2015.
  6. (en) "Letters from Baghdad Arkivigite je 2022-09-24 per la retarkivo Wayback Machine". Between the Rivers Productions. 2016.