Gerzensee BE
![]() |
- La mallongigo BE en Gerzensee BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gerzensee. |
Gerzensee estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1108 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Gerzensee | |
---|---|
Blazono de Gerzensee | |
Lago kaj vilaĝo de Gerzensee | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Seftigen |
Koordinatoj | 46° 50′ 19″ N 7° 32′ 37″ O / 46.83861 °N, 7.54361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 19″ N 7° 32′ 37″ O / 46.83861 °N, 7.54361 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1108 |
Areo | 7,79 km² |
Alteco | 646 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3115 |
Komunumkodo | 0866 |
Mapo de Gerzensee | |
GeografioRedakti
La komunumo Gerzensee situas en la Svisa Mezlando, proksimume 12 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno, ĉe la orienta flanko de la Monto de Belp kaj kaj okcidenta flanko de la rivero Aro. En sudo de la komunumo etendiĝas en valkaldrono en naturprotekta zono la lago de Gerzensee, laŭ kiu la komunumo nomiĝas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gerzensee (sur alteco de 646 m s.m. proksimume 500 m norde de la lago), la vilaĝetoj Sädel (sur alteco de 788 m s.m. okcidente de la ĉefvilaĝo), Pfannacher (sur alteco de 613 m s.m. oriente de la ĉefvilaĝo), Thalgut (sur alteco de 568 m s.m. tute en oriento ĉe la bordo de Aro apud la ponto), Vordere Chlapf (sur alteco de 788 m s.m. 1 kilometron norde de la ĉefvilaĝo), kaj Hintere Chlapf (sur alteco de 764 m s.m. tute en nordo de la komunumo ĉe la vojo al Belpberg), krome al la komunumo apartenas diversaj biengrupoj kaj novkonstrukvartaloj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,79 km², de kiuj 20,2% estas kovritaj de arbaro, 67,3% servas por agrikulturo kaj 8,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Gerzensee limas en nordo al Belp, en nordoriento al Münsingen, en oriento al Wichtrach, en sudo al Kirchdorf, en sudokcidento al Mühledorf, kaj en okcidento al Gelterfingen.
TrafikoRedakti
La komunumo Gerzensee situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la vojo n-ro 1261 de Belpberg al Mühledorf kaj alia flanka vojo al Gelterfingen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6, kiu pasas aliflanke de Aro paralele de la orienta limo de la komunumo, troviĝas en distanco de proksimume 3 kilometroj nordoriente en Münsingen. Per la poŝtaŭtolinioj de Belp al Kirchdorf kaj de Münsingen al Kirchdorf la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Gerzensee datiĝas el la jaro 1228 kiel Gercentse. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj objektoj el la neolitiko, la La-Tène- kaj romia epoko. La malalta jurisdikcio pri Gerzensee dum mezepoko apaertenis al la Senjoroj de Kramburg. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la posedorajtoj pri Gerzensee sinsekve apartenis al aliaj bernaj nobelfamilioj. De la 15-a ĝis la 19-a jarcento en Thalgut ĉe la bordo de Aro funkciis mineralbanejo. En 1803 la komunumo estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando. [3]
Vidu ankaŭRedakti
- Aliaj signifoj de Gerzensee
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Gerzensee – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)