Gesellschaft für wissenschaftliche Gesprächspsychotherapie

faka asocio por personocentrigita psikoterapio laŭ Carl Rogers en Germanio

La Gesellschaft für wissenschaftliche Gesprächspsychotherapie (GwG) - en Esperanto "Societo por scienca interparola psikoterapio" - estas la plej granda faka asocio por personocentrigita psikoterapio laŭ Carl Rogers ene de Germanio kaj Eŭropo. La organizaĵo fondiĝis en 1970 kaj havas sian sidejon en Kolonjo. Membras en ĝi kuracistoj, psikologoj kaj pedagogoj specialiĝintaj pri personocentrigita psikoterapio, kiuj laboras en ĉiuj areoj de psikoterapia kaj psikosocia agado kaj en konsilado de individuoj, organizaĵoj, entreprenoj kaj aliaj institucioj. Prezidanto de la societo laŭ la stato de junio 2010 estas la psikoterapiisto Michael Halhuber-Ahlmann, kiu devenas el Aŭstrio kaj ekde 1989 vivas en Berlino.

Gesellschaft für wissenschaftliche Gesprächspsychotherapie
sindikata federacio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝis sia morto en 1987, Carl Rogers mem plurfoje estis gasto de la societo, interalie en la jara kongreso de 1982 en Hamburgo. La 40-jara jubileo de la societo celebriĝis de la 11-a ĝis 13-a de junio 2010 en festa kongreso en historia kunvenejo de Majenco.

Eksteraj ligiloj redakti