Getaoj (japane: 下駄) estas japanaj ŝuoj, simila al lignoŝuoj kaj sandaloj. Ili estas portataj kun tradiciaj japanaj vestoj, kiel kimonoj, sed ankaŭ kun okcidentstilaj vestoj.

Tipoj redakti

Ekzistas pluraj tipoj de getaoj. La eksterlande plej konataj estas farita el kruda lignotabulo, nomita dai (台, subteno), sur kiu estas metita la piedo, kiu estas tenita de rimeno, kiu pasas inter la unua kaj dua piedfingroj. La dai estas fiksita sur du vertikalaj lignopecoj, nomitaj ha (歯, la dentoj). La klakado de tiuj lignopecoj surplanke estas tre tipa kaj estas unu el tiuj, kies malaperon bedaŭras multaj japanoj.

Materialo kaj formo redakti

Formdetaloj kaj materialo de la eroj povas esti tre diversa. Tiel kamparanaj getaoj estas el kruda ligno kun kanaba rimeno kaj malaltaj ha-oj por ne enkotiĝi surpade. Kontraŭe gejŝaj getaoj estas lakitaj kun silka rimeno. Dum la Edo-epoko oiran-ojtayu-oj portis tre altajn getaojn, kiuj ŝajnigis ilin misteraj kaj malhelpis paŝadon senhelpan. Eblas ankoraŭ vidi tiajn getaojn dum kabuko-prezentado.

Oni nomas ankaŭ getaoj diversajn aliajn similajn sandalojn kun plasta plandumo, kiu similas al sandaloj el rizo-pajlo (zorioj).

Vidu ankaŭ redakti