Gatamo

(Alidirektita el Ghatam)

La gatamoghatamo - kanare ಘಟ, malajale ഘടം (ghatam) - estas frapinstrumento elstare aparta, ĉar ĝi estiĝas de la uzo de potaĵa vazo (el bakita argilo) por transportado de akvo.

barataj muzikistoj ludantaj mridangamon (maldekstre) kaj gatamon (dekstre)
gatamo

Pere de aparta tekniko frapa, uzante la fingrojn sur la ventro kaj la manplaton sur la kolo de la vazo, oni ricevas sonojn kompareblajn al tiuj de tabla-oj, sed pli "sekajn" kaj metalecajn.

La gatamo estas uzata kiel akompano al kanto aŭ al soloinstrumento (kutime flutoarĉinstrumento, ekzemple en la karnatika muziko de suda Barato la violono).

Vidu ankaŭ redakti