Ghil'ad Zuckermann
Ghil'ad Zuckermann (hebree: גלעד צוקרמן ; ĉina lingvo: 诸葛漫 (simpligita); 諸葛漫 (tradicia) / Zhūgěmàn (Pinyin); japana lingvo: 佐藤幸永 Sato Yukinaga; naskiĝis la 1-an de junio 1971), D.Phil. (Oxon.), Ph.D. (Cantab.), M.A. (summa cum laude) (Tel-Avivo), estas israela itala brita aŭstralia profesoro pri lingvistiko en la universitato de Adelajdo, Aŭstralio.[1][2]. Li scipovas Esperanton[3].
Ghil'ad Zuckermann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
גלעד צוקרמן | |||||
Naskiĝo | 1-an de junio 1971 (53-jaraĝa) en Givatajim, Israelo | ||||
Lingvoj | angla • moderna hebrea • itala • hispana • germana • jido • norma ĉina • rusa • araba vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo - doktoro de filozofio (2000–2003) Universitato de Oksfordo - doktoreco (1997–2000) United World College of the Adriatic (en) (1987–1989) Universitato je Tel-Avivo - Magistro de Artoj (–1997) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | vortaristo revivigo de lingvo hiperpoligloto universitata instruisto lingvisto fakula atestanto vd | ||||
Laborkampo | Lingvoscienco, kontakto inter lingvoj, leksikologio kaj revivigo de lingvo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Revivigi lingvojn
redaktiZuckermann konstatis tri bonaĵojn en revivigo de lingvoj:[4]
- La unua bonaĵo estas etika: tio estas justa. Indas revivigi aborigenajn lingvojn pro strebo al historia justeco. Ili meritas reestigon por malfari pasintajn maljustaĵojn. Tiuj lingvoj estis ekstermitaj en evoluo nomata lingvocido. Zuckermann konas dekojn da aborigenoj “ŝtelitaj” for de siaj gepatroj, kiam ili estis infanoj. Zuckermann kredas je tio, kion li nomas “indiĝena lingva rajto”, kiu estas pligrandigo de “indiĝena rajto” (kompenso pro perdo de teritorio). Li proponas, ke la aŭstralia registaro donu financan kompenson pro perdo de lingvo, por tiel pagi la kostojn de la provo reestigi perditan lingvon aŭ rajtigi endanĝerigitan. Liaopinie lingvo estas pli grava ol teritorio. Perdo de lingvo kondukas ne nur al perdo de kultura aŭtonomio, de intelekta suvereneco, de spirita vivo kaj materia heredaĵo, sed ankaŭ al perdo de la “animo”, se paroli metafore.[4]
- La dua bonaĵo de aborigena lingva revivigo estas estetika: tio estas bela. Diverseco estas bela, estetike plaĉa … estas amuze aŭskulti grandan nombron da lingvoj kaj lerni kuriozajn kaj unikajn vortojn. Ekzemple, Zuckermann amas la vorton mamihlapinatapai el la lingvo jaghana, parolata sur la duoninsulo de la ĉilia Tierra del Fuego. La vorto estas tre preciza kaj konciza en sia signifo. Provo ĝin traduki ne eblas per malpli da vortoj ol “rigardo inter du homoj, el kiuj ambaŭ esperas, ke la alia proponos ion, kion ambaŭ deziras, sed nek unu nek la alia pretas mem sugesti aŭ proponi”. Malgraŭ la fakto, ke la vorto estas netradukebla, estas diferenco, almenaŭ estetika, se oni diras mamihlapinatapai kaj se oni diras “rigardo inter du homoj, el kiuj ambaŭ esperas, ke la alia proponos ion, kion ambaŭ deziras, sed nek unu nek la alia pretas mem sugesti aŭ proponi”. Kiel diris Nelson Mandela: “Se vi parolas al viro en lingvo, kiun li komprenas, tio atingas lian kapon. Se vi parolas en lia lingvo, tio tuŝas lian koron.”[4]
- La tria bonaĵo de aborigena lingva revivigo estas utileca: tio estas finance farebla. Lingva reestigo donas potencon al individuoj, kiuj perdis sian fiersenton kaj foje eĉ motivon vivi. Tiu bonfartiga rajtigo povas ŝpari al la aŭstralia registaro milionojn da dolaroj alikaze investendaj en prizorgadon de mensa sano kaj enkarcerigon. Ni eĉ ne menciu la diversajn kognajn kaj sanrilatajn avantaĝojn de dulingvismo. Ekzemple, denaskaj dulingvuloj estas pli inteligentaj, ol ili estus kiel unulingvuloj; denaska dulingveco prokrastas demencon je pli ol kvar jaroj.[4]
Listo de verkoj
redakti- Revivalistics: From the Genesis of Israeli to Language Reclamation in Australia and Beyond, Oxford University Press, ISBN 9780199812790 / ISBN 9780199812776, 2020
- Barngarlidhi Manoo (Speaking Barngarla Together). Australia: Barngarla Language Advisory Committee (BLAC).
Barngarlidhi Manoo II, 2019 - Dictionary of the Barngarla Aboriginal Language, 2018.
- Engaging – A Guide to Interacting Respectfully and Reciprocally with Aboriginal and Torres Strait Islander People, and their Arts Practices and Intellectual Property Arkivigite je 2016-03-30 per la retarkivo Wayback Machine, 2015.
- Jewish Language Contact, International Journal of the Sociology of Language 226), 2014.
- (2014) “Native Tongue Title: Proposed Compensation for the Loss of Aboriginal Languages”, Australian Aboriginal Studies 2014/1, p. 55–71.
- ““Our Ancestors Are Happy!”: Revivalistics in the Service of Indigenous Wellbeing”, Foundation for Endangered Languages XVIII, p. 113–119.
2014
- Burning Issues in Afro-Asiatic Linguistics Arkivigite je 2020-08-16 per la retarkivo Wayback Machine, 2012.
- Stop, Revive, Survive: Lessons from the Hebrew Revival Applicable to the Reclamation, Maintenance and Empowerment of Aboriginal Languages and Cultures, Australian Journal of Linguistics 31 (1), pp. 111–127, 2011. (Zuckermann, Ghil'ad & Walsh, Michael).
- Blorít: Pagans’ Mohawk or Sabras’ Forelock?: Ideological Secularization of Hebrew Terms in Socialist Zionist Israeli, The Sociology of Language and Religion: Change, Conflict and Accommodation, Tope Omoniyi (ed.), Palgrave Macmillan, Houndmills, pp. 84–125, 2010. (Yadin, Azzan & Zuckermann, Ghil'ad).
- Hybridity versus Revivability: Multiple Causation, Forms and Patterns, Journal of Language Contact, Varia 2, pp. 40–67, 2009.
- Israelit Safa Yafa (Israeli – A Beautiful Language), Am Oved, Tel Aviv, 2008. ISBN 978-965-13-1963-1
- 《混合还是复苏:以色列语的起源——多来源,形式和模式》, 南开语言学刊 (Nankai Linguistics)[rompita ligilo] 2008-2, pp. 23–35, 2008.
- 'Realistic Prescriptivism': The Academy of the Hebrew Language, its Campaign of 'Good Grammar' and Lexpionage, and the Native Israeli Speakers, Israel Studies in Language and Society 1, pp. 135–154, 2008.
- Icelandic: Phonosemantic Matching, Globally Speaking: Motives for Adopting English Vocabulary in Other Languages, Judith Rosenhouse & Rotem Kowner (eds), Multilingual Matters Clevedon-Buffalo-Toronto, pp. 19–43, 2008. (Sapir, Yair & Zuckermann, Ghil'ad)
- 'Etymythological Othering' and the Power of 'Lexical Engineering' in Judaism, Islam and Christianity. A Socio-Philo(sopho)logical Perspective, Explorations in the Sociology of Language and Religion, Tope Omoniyi & Joshua A. Fishman (eds), Amsterdam: John Benjamins, pp. 237–258, 2006.
- A New Vision for 'Israeli Hebrew': Theoretical and Practical Implications of Analysing Israel's Main Language as a Semi-Engineered Semito-European Hybrid Language, Journal of Modern Jewish Studies 5 (1), pp. 57–71, 2006.
- Complement Clause Types in Israeli, Complementation: A Cross-Linguistic Typology, R. M. W. Dixon & A. Y. Aikhenvald (eds), Oxford University Press, Oxford, pp. 72–92, 2006.
- "Phono-Semantische Abgleichung", Semantik im Lexikon, Stefan Langer & Daniel Schnorbusch (eds), Gunter Narr, Tübingen, pp. 223–267, 2005.
- Cultural Hybridity: Multisourced Neologization in 'Reinvented' Languages and in Languages with 'Phono-Logographic' Script, Languages in Contrast 4 (2), pp. 281–318, 2004.
- Language Contact and Globalisation: The Camouflaged Influence of English on the World’s Languages – with special attention to Israeli (sic) and Mandarin, Cambridge Review of International Affairs 16 (2), pp. 287–307, 2003.
- Language Contact and Lexical Enrichment in Israeli Hebrew, Palgrave Macmillan, 2003. ISBN 9781403917232 / ISBN 9781403938695
Filmografio
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Alex Rawlings, 22.3.2019, BBC Future, The man bringing dead languages back to life ("Ghil'ad Zuckermann has found that resurrecting lost languages may bring many benefits to indigenous populations – with knock-on effects for their health and happiness").
- ↑ Dr Anna Goldsworthy on the Barngarla language reclamation, The Monthly, Septembro 2014
- ↑ Esperantlingva prelego en la Malferma Ceremonio de Ekspozicio pri Esperanto, Adelajdo, Aŭstralio, 2011
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Zuckermann, Ghil'ad 2019. "Revivigi lingvon por redoni dignon al la homoj", Literatura Foiro, jaro 50, n-ro 300, 200-203
Eksteraj ligiloj
redakti- esperantlingva prelego en la Malferma Ceremonio de Ekspozicio pri Esperanto, Adelajdo, Aŭstralio, 12-09-2011
- Biografio de Zuckermann (angle) The University of Adelaide: Official Directory: Professor Ghil'ad Zuckermann
- Academia.Edu: Professor Ghil'ad Zuckermann, Universitato de Adelajdo, Aŭstralio
- Jewish Language Research Website: Ghil`ad Zuckermann Arkivigite je 2011-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Professor Ghil'ad Zuckermann, D.Phil. (Oxon.)
- http://www.zuckermann.org/
- http://adelaide.academia.edu/zuckermann/
- http://www.adelaide.edu.au/directory/ghilad.zuckermann
- http://www.facebook.com/ProfessorZuckermann
- http://www.twitter.com/GhiladZ