Ghislaine Dupont

franca ĵurnalistino

Ghislaine DUPONT [ʒislɛn dypõ] (naskiĝis la  13-an de januaro 1956(nun 1956-01-13), mortis la 2-an de novembro 2013) estis franca ĵurnalistino specialistiĝinta pri afrikaj aferoj.

Ghislaine Dupont
Ghislaine Dupont en 2001
Ghislaine Dupont en 2001
Persona informo
Naskonomo Ghislaine Louisette Blanche Dupont
Naskiĝo 13-an de januaro 1956 (1956-01-13)
en 20-a arondismento de Parizo
Morto 2-an de novembro 2013 (2013-11-02) (57-jaraĝa)
en Kidal,  Malio
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater École supérieure de journalisme de Paris vd
Familio
Patrino Marie-Solange Poinsot vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • milita ĵurnalisto vd
Laborkampo Afriko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Ŝi vivis kelkajn jarojn en Afriko dum infanaĝo. Post universitato, ŝi enskribiĝis en "École supérieure de journalisme de Paris" (Supera lernejo de ĵurnalismo de Parizo). Ŝi komencis sian karieron verkante en Ouest-France kaj Témoignage Chrétien. Ŝi laboris poste por liberaj radio-stacioj, inkluzive de "Gilda La Radiopolitaine" en Parizo. Ŝi aliĝis al "Radio France" (Belfort) poste unuafoje al Radio Francio Internacia en 1986, antaŭ ol iri al Maroko en Tanĝero por privata "Radio Méditerranée Internationale". Post sia fina reveno al RFI en 1990, Ghislaine Dupont laboris nur pri afrikaj aferoj: ĉe UNITA en Angolo, en Sieraleono en la teritorioj tenataj de "Revolutionary United Front" (RUF), Ĝibutio, Etiopia-Eritrea konflikto, Ruando, Sudano, Alĝerio kaj Ebur-Bordo, kie ŝi rivelis la ekziston de amastomboj en Abiĝano.

De 1997 ĝis 2007, ŝi dediĉis sin al Demokratia Respubliko Kongo (DRK). En 2002, ŝi estis implikita en la kreado de "Radio Okapi" en DRK. "The Frequency of Peace" estis kreita je la iniciato de la svisa "Hirondelle Foundation", NRO aktiva en subtenado al amasmedioj en krizaj situacioj, kun la helpo de MONUSCO (Misio de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj en DRK). Ŝi trejnis junajn ĵurnalistojn kaj "Radio Okapi" estas nun en la avangardo de novaĵ-medioj de la lando.[1]

En 2006, ŝi estis elpelita fare de Kinŝasa registaro de Kabila inter la unua kaj dua raŭndoj de la prezidenta elekto.

Ghislaine Dupont estis konata kiel unuaklasa enketisto, havante redaktajn rigoron kaj lertecon kaj tre bonan politikan analizon. En julio 2013 ŝi fariĝis redakta konsilanto en RFI.

Morto redakti

Ghislaine Dupont estis mortigita la 2-an de novembro 2013, ne malproksime de Kidal en nordorienta Malio post kiam ŝi estis forkaptita de neidentigitaj atakantoj. Ŝi estis kun teĥnikisto Claude Verlon, kiu estis mortigita kun ŝi.[2][3]

Referencoj redakti