Giĉeto laŭ NPIV[1] estas fenestreto en pordo, vando ks, tra kiu oni povas interparoli aŭ transdoni ion: ekzemple giĉeto de biletejo en stacidomo, de pordo en mallibereja ĉelo, de konfesbudo.

Giĉeto de malnova nederlanda poŝtoficejo en muzeo

Laŭ Francisko Azorín Giĉeto estas Pordeto aŭ fenestreto formanta parton de alia pli granda aperturo.[2] Li indikas etimologion el antikva germana vik, vincel, winkil (kasaĵo, angulo),[3] kaj kurioze li ne mencias la francan guichet. Poste li aldonas terminojn giĉetejo, giĉetohalo kaj bankogiĉeto.[4]

Tiele Giĉeto povas aludi ankaŭ al jeno:

  • Budo en akceptejo.
  • Fenestreto en fenestro aŭ pordo, kun tre diversaj celoj.
  • Pordeto en specifaj mebloj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 22an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 81.
  3. Azorín, samloke.
  4. Azorín, samloke.