Giacomo QUARENGHI (itale Giacomo Antonio Domenico Quarenghi, ruse Джиакомо Кваренги) naskiĝis en la malgranda vilaĝo Rota d'Imagna proksime de Bergamo (tiam Venecia respubliko) la 20-an de septembro 1744 mortis la 2-an de marto 1817 en Sankt Peterburgo, Rusia Imperio. Li estas elstara itala arkitekto longtempe laborinta kaj famiĝinta en Rusio.

Giacomo Quarenghi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1744 (1744-09-08)
en Rota d'Imagna
Morto 18-an de februaro 1817 (1817-02-18) (72-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Lazarev Cemetery
Lingvoj itala
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo
Verkoj Instituto Smolnij
Alexander Palace
Hermitage Theatre
Rusia Akademio de Sciencoj
vdr

Biografio redakti

Giacomo estis la dua filo de Giacomo Antonio Quarenghi kaj Maria Ursula Rota, kiun la geedzoj nomis tiel honore al la patro. La aristokrata familio estis bonhava kaj laŭtradicie preparis por Giacomo karieron de sacerdoto.

La junulo lernis en la prestiĝa kolegio "Karitato" funkciinta en Bergamo, kie aperis lia deziro esti artisto. Poste li forveturis al Romo, kie li studis arkitekturon ĉe kelkaj tieaj majstroj.

En 1767 Quarenghi realigis unuan mendon de du anglaj sinjoroj kaj konstruis belajn bienojn por ili.

En 1770 monakoj-benediktanoj el la itala urbeto Subiaco invitis lin por renovigi la preĝejon Santa Scolastica. La malfacila tasko estis perfekte efektivigita en 1773 .

Poste li desegnis kaj konstruis kelkajn luksajn palacojn en Italio kaj alilande. Tiam lia fameco de lerta arkitekto grave disvastiĝis.

Januare de 1780 Giacomo Quarenghi laŭ invito de rusia imperiestrino Katerina la Dua venis Moskvon por servi kiel kortega arkitekto. Komence li rekonstruis kaj renovigis jam ekzistintajn palacojn, sed baldaŭ laŭ liaj projektoj oni establis multajn novajn objektojn en Rusio.

En 1812 laŭ la ordono de franca princo Eugène de Beauharnais, tiama vicreĝo de Italio, ĉiuj italoj loĝintaj eksterlande, devas reveni en sian patrujon. Tamen Quarenghi rifuzis ĝin kaj restis en Rusio. Pro ĉi-tio oni komdamnis lin al morto, konfiskis lian tutan propraĵon kaj lia portreto estis forigita el Bergamo urbodomo. Jaron poste, Italio estis liberigita kaj la decido estis renversita.

En 1814 dum unu monato oni konstruis laŭ projekto de la arkitekto ligno-alebastran Triumfan arkon en Sankt Peterburgo honore al la rusaj militaj trupoj revenintaj el Francio kun venko. Samjare li meritis rusian heredan nobelecon.

Kvankam tiam la artisto jam estis kadukulo, sed li plu desegnis kaj projektis ĝis morto okazinta la 2-an de marto 1817.

Giacomo Quarenghi estis enterigita en Volkovo luterana tombejo de Sankt Peterburgo. En 1967 liaj restaĵoj estis resepultitaj en la nekropolo de Aleksander Nevskij Laŭro.

Familio redakti

Giacomo estis trifoje edzo.

  • la 31-an de julio 1775 li edziĝis en Bergamo al Maria Fortunata Mazzoleni, kiu naskis filinon Teodolinda Camilla Heltruda Luigi en Romo. Ŝia plua edukado okazis en unu milana monakejo. Kelkaj gefiloj naskiĝis jam en Sankt Peterburgo, sed du filinoj mortis pro kontaĝa epidemio en 1788. En 1789 naskiĝis filo Federico kaj jaron poste filo Guilio, kiu iĝis ankaŭ arkitekto. Dum naskado en 1793 de sekva filino Maria mortis kaj restigis al la mizera patro kvar senhelpajn geetulojn. Poste li vorveturigis ilin al Mazzoleni familio en Bergamo.
  • Aŭtune de 1796 Quarenghi edziĝis en Sankt Peterburgo al luteranino Anna Katerina Conradi. Pro ŝia kredo liaj italaj parencoj, kiuj apartenis al Romkatolika Eklezio, ne benis la geedziĝon daŭrintan ĉ. dek jarojn.
  • En 1811, kiam Quarenghi jam aĝis sesdek kvar jarojn, li edziĝis en Italio al Maria Laura Bianca Sottocasa. Reale tiam okazis mezalianco, per kiu Maria intencis pliriĉiĝi kaj prosperi en peterburga palaco. Baldaŭ Giacomo seniluziiĝis pri sia decido.

Kelkaj ĉefverkoj aperintaj en Rusio redakti

en Sankt Peterburgo redakti

  • Akademio de Sciencoj (1783 — 1785)
  • Maneĝo por rajdantoj (1800—1807)
  • Imperiestra kabineto (1803—1806)
  • Maria malsanulejo por mizeruloj (1803—1805)
  • Ekaterina Instituto por noblaj fraŭlinoj (1804—1807)
  • Smolnij Instituto por noblaj fraŭlinoj (1806—1808)

en Moskvo redakti

  • rekonstruo de Ekaterina palaco (1780)
  • Malnova Gastejo (1790 - 1805)
  • Strannopriimnij domo (t.e.malsanulejo por mizeruloj) de grafo Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev (1797-1807)

Kuriozaĵo redakti

Tre rimarkinda estis granda nazo de Quarenghi, kiu similis lividan piron.

Memoro redakti

Nomon de Quarenghi havas:

  • klubo en Bergamo
  • strato en Bergamo
  • strateto en Sankt Peterburgo
  • asteroido 32807 malkovrita en 1990
  • monumento en Sankt Peterburgo

Eksteraj ligiloj redakti